Page 126 - heleco
P. 126
revigliĝo de strikoj en Asturiaj minejoj en protesto kontraŭ
nova laborleĝaro. La brutala subpremado kaŭzis la maldun-
gon de multaj viroj kaj la aresto de strikistoj, multaj el kiuj
restis en malliberejo ĝis 1970. Krome, tio estis kialo de
konfrontiĝoj en la Registaro. Romeo Gorría akuzis López-
Bravo-n esti inklina aĉeti la strikistoj. Franco apogis López-
Bravo-n kaj komentis ke la Ministrejo pri Laboro kaj la
Falanga Sindikata Organizo estis infiltritaj fare de komun-
istoj. Laŭ li multaj ministoj “obeas okultajn potencojn”. Li
pripensis intensigi la subpremadon, sed Fraga, Castiella kaj
la reformistoj sukcesis konvinki Franco-n, ke pli da perforto
estus kontraŭefika.
La populara aklamado en Hispanio igis Franco-n pli sentema
al kritiko de eksterlande. La kreskanta ondo da strikoj, stu-
dentaj manifestacioj kaj tumultoj en Katalunio kaj Eŭskio
ĝuis larĝan priraportadon de la eŭropa gazetaro, inkluzive
de kelkaj katolikaj publikaĵoj. Franco supozis ke la subfos-
ado en Hispanio estis la laboro de sinistraj eksterlandaj fortoj
kaj estis perpleksa pro la kritiko al lia registaro eliranta el
la Vatikana Koncilio. Lia konvinko esti instrumento de la
dia providenco estis neskuebla, kaj tio ofte estis konfirmita
per la troa laŭdado de kelkaj sektoroj el la hispana eklezia
hierarkio. Li konsideris la koleron de Vatikano pro la mal-
liberigo, torturo, elpelo, kaj eĉ ekzekuto de la malamikoj
de la reĝimo, kune kun la kresko de la katolika laborista
organizo HOAC, indicon de komunista enfiltriĝo. La sieĝa
pensmaniero de Franco kaj Carrero Blanco estis kontraŭa
al la humanisma kaj plurala renovigo de Katolikismo, kiu
disvolviĝis en Romo. La evoluo de la sintenoj de multaj superaj
membroj de la hierarkio estis akompanata de la radikaliĝo
de la laboristaj pastroj, kiuj spertis propraokule la malfacil-
aĵojn de migrantaj laboristoj loĝantaj en la antaŭurboj de la
grandaj industriaj urboj. En septembro de 1964, kiam la Kon-
cilio aprobis rezolucion petante al la ŝtatoj prirezigni la privi-
legion de interveno en la nomumo de episkopoj, Franco firme
rifuzis negoci pro timo ke la nuncio nomumus episkopojn pli
zorgemajn pri la intereso de iliaj komunumoj ol por servi
la ŝtaton. Malgraŭ lia daŭra entuziasmo por ĉasado kaj fiŝ-
kaptado, la sano de Franco montris signojn de malboniĝo,
kun simptomoj de Parkinson-malsano.
Notindas ke la tiamaj politikaj intrigoj, malkonkordo interne
de la registaro, premoj de la monarkistoj por la nomumo de
126