Page 127 - heleco
P. 127
la sukcedonto de la diktatoro… estis aferoj pri kiuj la hispana
popolo, la ĝenerala publiko, sciis nenion. Franco prokrast-
igis ĉion kaj faris nur ŝanĝeton en la registraro kiel la nom-
umo de la monarkisto Faustino García Moncó kiel Ministro
pri Komerco en 1965. La malboniĝo de la sano de Franco
estis evidenta. Konsiderante sian aĝon kaj la neceson je suk-
cedo, la 13-an de junio 1966, li transdonis al Carrero la skizon
de la Organika Leĝo de la Ŝtato. La leĝo ne estus debatebla.
Ĝi estus prezentata unue por aprobo de la Kortesoj kaj poste
al la popolo sen iu ajn publika pravigo aŭ klarigo.
Kiam Franco prezentis la Organikan Leĝon de la Ŝtato al la
Kortesoj la 22-an de novembro 1966, li fanfaronis pri la
sukcesoj de sia regado. La tono estis de adiaŭo sed li pro-
klamis ke li ne retiriĝos. La diktatoro petis al la kortes-
anoj aprobi la leĝon sen debatado pri ĝiaj dek sekcioj, kion
ili faris per aklamo. Tri semajnojn poste, Franco alparolis al
la nacio petante jesan voĉdonon en proksima referendumo.
Konforme al la oficiala devizo “Franco jes!”, li transformis
la konsulton en plebisciton pri si. Li asertis ke la demokratio
estis fikcio kaj ke la eksterlanda malamikeco estis pruvo
de internacia admiro pri lia reĝimo. Sur ĉiu strato kaj ŝoseo
estis gigantaj afiŝtabuloj surportantaj la bildon de la diktatoro.
Oni ripetis ĝis naŭze, ke voĉdoni “ne” estus voĉdoni por
Moskvo. Sen ia ajn debatado pri tiu nekomprenebla leĝo,
la 14-an de decembro de 1966, voĉdonis 88 elcentoj el la balot-
rajta loĝantaro kaj malpli ol 2 elcentoj voĉdonis “ne”. La
opozicio estis silentigita. Estis kazoj de multobla voĉdonado
kaj eĉ lokoj kie la efikeco de la aŭtoritatoj igis pli ol 120
procentojn de la balotantaro voĉdoni “jes”. En aliaj, la balotoj
ne estis kontrolitaj, sed oni notis laŭvole la rezulton. La plej
alta nivelo de sindetenoj kaj neaj voĉdonoj estis registrita en
industriaj urboj. La ŝtata teroro farita inter 1936 kaj 1944 estis
generinta ĝeneralan politikan apation.
La teknokratoj esperis ke, laŭ la dispozicioj de la nova
Organika Leĝo, la diktatoro nomumos Carrero-Blanco-n
prezidanton de la Konsilio de Ministroj. Fine, Franco nomumis
lin Vicprezidanton la 21-an de septembro 1967 kaj trans-
donis la kontrolon de la Registaro. Carrero estis servinta
lin lojale ekde 1941 kaj liaj opinioj estis preskaŭ nedisting-
eblaj de tiuj de la diktatoro. Tamen, lia favora teniĝo rilate al
Juan Carlos vekis alarmon de la falangistoj. Ili timis ke, Juan
Carlos pavimus la vojon al liberala monarkio kaj la fino de
127