Page 128 - heleco
P. 128
iliaj privilegioj, tial ili alfrontis la Opus-n en la mez-1960-aj
jaroj, uzante la gazetaron de la reĝimo por tion fari. Rondo
de dekstruloj kiuj renkontis en El Pardo faris sian propran
insidan kampanjon por ultrakonservativismo, por kiu ili
provis altiri la pli kaj pli kadukan Franco-n. Tiu cirklo
inkludis Cristóbal Martínez Bordiú, Doña Carmen kaj radi-
kalajn falangistojn kiel Girón, kiuj havis kontaktojn kun reak-
ciaj soldatoj kiuj konsideris la Armeon esti la pretoriana gvar-
dio de la reĝimo. Ĉe la fino de la 1960-aj jaroj, kelkaj el la
plej eminentaj falangistaj generaloj, ankaŭ nomitaj “blu-
uloj”, kiel Alfonso Pérez Viñeta, Tomás García Rebull, Carlos
Iniesta Cano kaj Ángel Campano López, tenis ŝlosilajn funk-
ciajn poziciojn. En liaj pli postaj jaroj, plejparte pro lia mal-
sano kaj la medikamentoj kiujn li prenis por mildigi simpto-
mojn, Franco iĝis pasiva ponto inter tiuj grupoj. La dikta-
toro kunhavis la projekton de Carrero Blanco kaj López Rodó
pri transiro al aŭtoritatema monarkio, sed kiam li maljun-
iĝis, liaj instinktoj estis pli emaj aŭskulti la alarmismajn
rakontojn pri eventoj prezentitaj al li de tiu kliko.
La studenta revolucio de 1968, eĉ se malpli ol en Francio,
ankaŭ havis mobilizojn en Hispanio. Franco estis konvinkita
ke la studentaj tumultoj estis laboro de eksterlandaj agitantoj
kaj ke la radikalaj pastroj estis kaŝaj komunistoj. Li ĝojis pro
la perforta subpremo de maldekstraj kaj liberalaj pastroj
kaj universitat-studentoj far generalo Pérez Viñeta, Kapitan-
Generalo de Katalunio. Por li, ne eblis repaciĝo kun liaj mal-
amikoj. Li estis konsternita de la kreskanta progresemo de la
Eklezio kaj la agado de la episkopoj kiuj kondamnis la polic-
subpremon. Ĉar pli kaj pli da pastroj subtenadis la laboristojn
kaj la regionisman opozicion al la reĝimo, en la somero de
1968, Franco rajtigis la kreadon de malliberejo por pastroj
en Zamoro, kun kapacito por pli ol 50 religiuloj. Pro la movo
de parto de la Eklezio maldekstren, aperis ekstremdekstra
antiklerikalismo ene de la reĝimo, inter la Falango, la karlistoj
kaj la militistaro. Pluraj novnaziaj grupoj, kiel la Nova Forto
de Blas Piñar, la Gerilanoj de Kristo Reĝo k. a. faris teror-
ismajn atakojn kontraŭ ĉio, kio ŝajnis liberala aŭ maldekstr-
ema, ĉu ili estis pastroj aŭ laboristoj. En renkontiĝo kun Dean
Rusk en novembro de 1968, por diskuti pri la renovigo de la
usona interkonsento, iu apenaŭ lucida Franco faris malmulton
pli ol grumblon de unusilaboj. Lia jarfina mesaĝo, estis mal-
forta kondamno de la universitataj tumultoj.
128