Page 129 - heleco
P. 129
La kontraŭfrankisma opozicio ne estis nur tiu de la fortoj
de maldekstraro; estis ankaŭ la naciismaj movadoj. En la jaro
1969 estis jam sufiĉe perceptebla la radikaliĝo de la eŭska
naciismo kiu konkretiĝis en la terorisma organizaĵo ETA.
En tiu jaro pliintensiĝis la intrigoj kaj malakordo interne de
la frankisma reĝimo kaj la premoj sur la diktatoro por ke li
decidu ion pri la afero de lia sukcedado, sed pri ĉi lastaj
aferoj la hispana popolo eksciis tiam preskaŭ nenion. Pro
la senpacienco de la teknokrataj ministroj, Franco decidis
anonci la 17-an de julio sian decidon ke Juan Carlos estu
lia sukcedonto kiel reĝo. Sed dirinte nenion pri la afero al
Juan Carlos, kiu estis vizitonta lian patron en Portugalio,
ĝis lia reveno la 12-an de julio, Franco ruze provokis la
rompon inter patro kaj filo, ĉar Don Juan supozis, ke lia filo
estis trompinta lin, kaj tiel la rilatoj inter ili restis streĉitaj
dum iom da tempo. Al Juan Carlos oni asignis la titolon de
«Princo de Hispanio», kaj ne tiu de «Princo de Asturio», tradi-
cia por la heredonto de la trono. Tiel, Franco interrompis kaj
la kontinuecon kaj la dinastian legitimecon de la Burbonoj.
La nova monarkio estis lia. En sia interveno antaŭ la Kor-
tesoj la 22-an de julio, la diktatoro fieris pri la precizeco
de la instrumentoj kreitaj por la sinsekvo. La princo ĵuris
fidelecon al la Principoj de la Movado (la baza idearo de
la reĝimo), post kiam lia konsilisto Torcuato Fernández-
Miranda certigis al li ke la ĵuro ne malhelpus estontan
procezon de demokratia reformo.
Meze de aŭgusto 1969, eksplodis la politika bombo de la
skandalo MATESA (Tekstila Maŝinaro de Norda Hispanio),
firmao de fabrikado de tekstila maŝinaro. Sub la gvidado de
Juan Vilá Reyes, MATESA evoluigis sennavedan teksilon
kiu estis eksportita al Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Usono. La
ŝajna sukceso de Vilá Reyes igis lin unu el la referenculoj
de la teknokratoj. Por akiri eksportkreditojn, la firmao mal-
fermis filiojn en Latin-Ameriko, kiuj mendis grandan nom-
bron da teksiloj. Sed financaj neregulaĵoj estis malkovritaj
kaj estis asertite ke la filioj kaj iliaj mendoj estis fraŭda
mekanismo por atingi krediton kaj ke proksimume dek mili-
ardoj da pesetoj el ŝtataj fondusoj estis defraŭditaj por fi-
nanci Opus Dei-operaciojn eksterlande. Kaj por la riĉigo
de Vilá Reyes. La ministroj akuzitaj je kunkulpeco en la in-
trigo estis Faustino García Moncó (Komerco), Juan José
Espinosa de San Martín (Fisko) kaj Gregorio López-Bravo
129