Page 130 - heleco
P. 130
(Industrio), kune kun la Guberniestro de la Banko de Hispa-
nio, Mariano Navarro Rubio. Franco ne estis maltrankvila,
ĉar Vilá Reyes konvinkis al li ke la firmao simple trans-
saltis kadukiĝintajn regularojn por akceli tre bezonatajn
eksportaĵojn por la lando.
Tamen la problemoj de la firmao plimalboniĝis kiam la gazet-
aro de la reĝimo uzis la aferon por deĉenigi perfortan kampan-
jon kontraŭ la Opus. Solís esperis rompi la hegemonion de la
Opus-Dei-teknokratoj antaŭ la komenciĝo de la postfrankisma
estonteco de Juan Carlos, sed lia intrigo fiaskis. Franco kaj
Carrero estis jam maltrankvilaj pri la liberaligo de la presaro
kiun Fraga iniciatis, kaj ili ĉagrenis pro la provo ŝanĝi la
planojn kiujn la Opus-Dei-anoj estis desegnintaj por la sukce-
do de Franco far Juan Carlos. La raporto de Carrero emfazis
la “bedaŭrindan neglekton” de la ministroj implikitaj kun
la damaĝo al la internacia kredindeco de Hispanio kaŭzita
de la presara kampanjo. La raporto de Carrero konvinkis la
diktatoron, ke la gazetara reto de Solís kaj la Informad-
Ministerio de Fraga klopodis damaĝi la registaron. Es-
pinosa San Martín kaj García Moncó eksiĝis, sed Franco
ne pridubis ilian honestecon. Carrero Blanco volis eksigi
ankaŭ Fraga-n kaj Solís-n. Li konvinkis Franco-n ke Solis
provis konstrui sendependan potencan platformon kaj ke
la pri-gazetara leĝo de Fraga permesis pornografion kaj
komunisman propagandon. La diktatoro respondis per reg-
istara reorganizo la 29-an de oktobro de 1969 en kiu unua-
foje Carrero, kun la helpo de López Rodó, ludis decidan
rolon en la elekto de ministroj. La prezidanteco de Franco
estis iomete pli ol simbola. La dinamika Gregorio López-Bravo
anstataŭis Castiella-n kiel ministro pri Eksteraj Rilatoj. Fraga
estis anstataŭita de la Opus-Dei-ano Alfredo Sánchez Bella;
Solís, de la ruza Torcuato Fernández-Miranda, ankaŭ el la
Opus-Dei kaj ĉefa konsilisto de Juan Carlos. La Opus-Dei
kontrolis Edukadon, Informadon, Eksterajn Rilatojn kaj la kvar
ministeriojn de ekonomio: Financo, Komerco, Industrio kaj la
Evoluplano. Alonso Vega estis anstataŭigita per burokrata
militista advokato, Tomás Garicano Goñi. La “unukolora reg-
istaro” konsentis en sia subteno al Juan Carlos.
La internaj disputoj de la reĝimo pri la kazo MATESA preter-
iris la rivalecon pri la privilegioj de potenco. Ili ankaŭ reflektis
malkontenton pro la laborista, studenta, kaj regiona agitado.
La subtenantoj de Franco komencis dividi en frakciojn kiuj
130