Page 131 - heleco
P. 131
ne reproduktis la tradiciajn dividojn inter falangistoj, monark-
istoj kaj katolikoj, sed prefere diverstipajn grupojn celante
viv-opciojn post la morto de la diktatoro.
Tial ke la unukolora registaro ne kapablis solvi la gravajn
problemojn kaj daŭris la boladon de hispana socio, Franco
kaj Carrero refalis en la sieĝan senton de la 1940-aj jaroj.
La plej evidenta signo de la radikala turno kiun la okazaĵoj
prenis por la interesoj de Franco estis la nomumo de Vicente
Enrique y Tarancón kiel primato de Hispanio laŭ peto de la
papo Paŭlo la 6-a en februaro 1969. La Kardinalo Tarancón,
engaĝita al la progresema spirito de la 2-a Vatikana Koncilio,
estis la instrumento per kiu Romo distanciĝis de la reĝimo.
Dume, la pliiĝo de opozicio en universitatoj, fabrikoj, kaj
historiaj naciecoj reflektis la limigojn de ekonomia kresko
en la 1960-aj jaroj. La planoj por ekonomia disvolvigo estis
akompanitaj de neefikeco, korupto kaj altaj sociaj kostoj kaj
tute ne kontribuis al redistribuo de riĉaĵo aŭ malpliigo de
teritoriaj malekvilibroj. Kiam la evoluo de la 1960-aj jaroj
komencis malrapidiĝi, la teknokratoj respondis per severaj
rimedoj, kiuj neeviteble pliigis la nombron da strikoj. La eko-
nomia kresko kreis novan laboristan klason, kies militeco
povus esti kontrolita nur per konstante plibonigado de viv-
nivelo aŭ plia subpremo. Ja, la unukolora registaro de Carrero
intencis doni kontinuecon al Frankismo post Franco per eko-
nomia prospero, sed sen ia politika liberaligo. Tiel, antaŭ la
fino de 1969, Fernández-Miranda estis devigita forĵeti la
projekton de leĝigo de politikaj asocioj, pro timo ke ili povus
estigi aŭtentajn partiojn.
La jaro 1970 komenciĝis per striko de dudek mil ministoj en
Asturio, devigante la importon de la karbo necesa por la ŝtal-
industrio. Antaŭ la somero jam okazis gravaj laborkonfliktoj
en la ŝipkonstruejoj, la konstruentreprenoj de Granado kaj
Madrido kaj la metroo de tiu urbo, kie 3.800 dungitoj estis
devigitaj reiri al laboro kiam la kabineto dekretis militan
mobilizadon, kio ebligus ke ili estu juĝitaj pro milit-ribelo.
Dum la striko en Asturio, la Ĉefepiskopo de Oviedo, Gabino
Díaz Merchán, kondamnis la reprezaliojn de la registaro kon-
traŭ la ministoj. La 21-an de julio, estis polica pafado kon-
traŭ manifestacio de 2.000 konstrulaboristoj en Granado,
kaŭzante tri mortojn kaj plurajn vundojn. La Granada kate-
dralo kaj kelkaj preĝejoj disponigis azilon al la strikistoj
fronte al la polico. Dum la gazetaro de la reĝimo akuzis la
131