Page 132 - heleco
P. 132
lokan pastraron je provoko de la striko, la 28-an de julio la
Ĉefepiskopo de Granado, Emilio Benavent Escuín, kondamnis
la polican perforton kontraŭ la laboristoj. La subteno de pastroj
al la laboristaj aspiroj malfermis breĉon inter katolikoj kaj
la frankisma ŝtato. Ĉar prezoj plialtiĝis en la aŭtuno, okazis
alia ondo da strikoj tra la tuta lando, ĉefe tiu de dudek mil
konstrulaboristoj en Madrido. La brutala respondo de la reĝimo
konvinkis multajn laboristojn kaj etburĝajn profesiulojn pri
la neceso de politika ŝanĝo.
La Komunista Partio vidis la strikojn kiel signojn de popola
subteno por ĝia strategio de ampleksa alianco de kontraŭ-
reĝimaj fortoj, la “Pakto por Libereco”. Dum la 1960-aj jaroj,
pliiĝis la komunista membraro en la universitatoj kaj fabrikoj
kie la neleĝa komunista sindikato konkuris kun la t. n. “ver-
tikalaj” falangist-sindikatoj. En 1970, la komunista gvidanto
Santiago Carrillo jam diris, ke la Kom.partio eliris el la
katakomboj por kunlabori kun aliaj progresemaj kaj mal-
dekstremaj grupoj en studentaj, laboristaj kaj najbaraj asocioj.
La dividoj ene de la frankismo estis kreskantaj. Kun la dik-
tatoro montranta kreskantan senilecon kaj la plimalboniĝ-
antan ekonomian situacion, la teknokratoj nervoziĝis. Carrero
refalis en siajn ultrakonservativajn tendencojn. La kazo
MATESA forigis la opcion de reformisma falangismo kaj
eĉ frankisto kia Manuel Fraga komencis adopti pli pro-
greseman teniĝon. Aliaj timis ke la bonaj tagoj de korupto
kaj senpuna subpremo estis finiĝontaj. La frankistoj estis
dividitaj inter la tiel nomitaj “aperturistas” (malfermistoj),
gviditaj de Fraga, la grizaj teknokratoj, nomitaj “conti-
nuistas” (daŭrigistoj), kaj la necedemaj ultrakonservativ-
uloj aŭ “inmovilistas” (senmovecistoj). La veteranaj kaj
plej radikalaj falangistoj, la Nova Forto de Blas Piñar, la
oficiroj de la polico, la Armeo, la Civilgvardio kaj la familia
rondo de Franco kuniĝis por batali kontraŭ la progresismo
ĝis la fino, pro kio ili estis nomitaj per la hitlera krom-
nomo de “bunkro”. En opozicio al la defendo de Juan Carlos
de la teknokratoj, la bunkro estis subtenanto de Alfonso de
Borbón-Dampierre, filo de la pli maljuna frato de don
Juan, Jaime, kaj fianĉo de la plej aĝa nepino de Franco,
María del Carmen Martínez Bordiú.
En septembro de 1970, Richard Nixon vizitis Hispanion
akompanate de Henry Kissinger. Vaŝingtono daŭre havis
strategian intereson en Hispanio kaj deziris moderan evoluon
132