Page 133 - heleco
P. 133
de la reĝimo post la morto de Franco. La usona politiko
estis konservi kunlaboron kun la frankismo sed kontakt-
ante kun la modera opozicio. Kiam Nixon kaj Kissinger
renkontiĝis kun Franco por tio kio laŭsupoze estis “gravaj
konversacioj”, ili estis mirigitaj trovi la 78-jaraĝan diktatoron
dormetante dum Nixon parolis.
Carrero kaj la plej ultrakonservativaj generaloj, moknom-
itaj “blu-uloj”, konvinkis la diktatoron alfronti la teror-
isman organizaĵon ETA per ŝajna proceso de 16 eŭskaj
kaptitoj, inkluzive de du pastroj. La juĝaj farsoj de la
reĝimo antaŭe estis okazigitaj malantaŭ fermitaj pordoj,
sed ĉar eklezianoj estis inter la akuzitoj, la Vatikano premis
por publika proceso. La proceso, kiu komenciĝis la 3-an
de decembro en Burgoso, estis unu el la plej longaj iam
okazigitaj de la reĝimo. La teniĝo de la armeaj prokuroroj
enfokusigis mondan atenton sur la naciismaj aspiroj de
la 16 akuzitoj kaj multaj aliaj eŭskoj. En la tribunalejo,
la akuzitoj elstarigis la brutalecon al kiu ili estis sub-
metitaj en malliberejo. Fakte, la reĝimo mem finiĝis juĝita
de la akuzitoj de ETA kaj de la monda gazetaro. Kiam la
eŭska eklezia hierarkio kondamnis la procezon kaj petis
pardonon por la mortkondamnitoj, la amaskomunikiloj de
la reĝimo reagis histerie.
Post perfortaj kolizioj inter polico kaj manifestacianoj en
Madrido, Barcelono, Bilbao, Oviedo, Sevilo kaj Pamplono,
la 14-an de decembro, kvar kapitan-generaloj iris al Franco
por postuli pli fortan registaran agadon. Premite de la
ministro pri internaj aferoj, Generalo Garicano Goñi, kaj
de la tri militaj ministroj, Franco akceptis la suspendon
de la konstituciaj garantioj. La ultrakonservativuloj allogis
elementojn de la reĝimo, kiuj vidis siajn privilegiojn sub-
danĝere kaj kiuj kulpigis la Opus Dei-n tiom kiom la
“ruĝulojn” kaj “separistojn” de la opozicio. La 16-an kaj
la 17-an de decembro okazis grandegaj faŝismaj mani-
festacioj en Burgoso kaj Madrido. Publikaj laboristoj
ricevis la liberan tagon por ĉeesti. Kamparanoj alvenis al
Madrido per buso el la kampara Kastilio, kun taga salajro
kaj tagmanĝo en la lunĉujo. Tiu ĉi tago de “patriotismo”
estis organizita far grupo de altrangaj falangistoj, arme-
oficiroj kaj eksministroj kiuj estis anstataŭitaj de la
teknokratoj. En la Madrida Placo de Oriento, la homamaso
vivuis Franco-n. La konfuzita diktatoro kaj lia edzino
133