Page 134 - heleco
P. 134
venis el El-Pardo. Doña Carmen faris la faŝistan saluton kaj li levis ambaŭ manojn
en konsento kun la sloganoj kontraŭ la Opus-Dei kiujn la homamaso ĉantis. La pro-
ceso de Burgoso finiĝis per duobla mortkondamno por tri ETA-anoj kaj ordinara
mortkondamno por pliaj tri el la dek kvin trovitaj kulpaj. López Rodó kaj Carrero
Blanco konsentis ke estus katastrofe por Franco ratifi ilin. En la kunveno de ministroj
de la 30-a de decembro 1970, López-Bravo rekomendis komuton. Franco kontraŭvole
faris grandaniman geston kaj ŝanĝis la mortkondamnojn al prizontempoj.
Franco, kaptita inter la grizaj teknokratoj kaj la ultradekstruloj de la bunkro, iĝis
pli sentiva al la premo de la El-Pardo-kliko kaj la plej duraj falangistoj, ĉefe Girón.
Li kaj Carrero sin turnadis al la Armeo por defendi la reĝimon, kiel pruvas la ascendo
de la “bluaj” generaloj: Tomás García Rebull estis nomumita kapitan-generalo de
Madrido; Carlos Iniesta Cano, direktor-generalo de la Civil-Gvardio, kaj Ángel Cam-
pano López, armea guberniestro de Madrido. Tiu defenda plifortigo de la reĝimo ne
kontribuis solvi la enormajn sociajn problemojn kiujn la registaro alfrontadis. La
polica brutaleco kontraŭ laboristoj estis ofta praktiko. Dum la strikoj en Sevilo, la
polico eniris en la fabrikojn kaj arestis laboristojn. Koalicio de advokatoj, profesoroj,
kuracistoj, arkitektoj kaj laboristoj prezentis al la Kardinalo-Ĉefepiskopo de Sevilo
detalan denuncon de policaj ekscesoj. En Pamplono, la striko de metallaboristoj estis
perforte subpremita de la polico. La 8-an de aprilo de 1971, Sankta Ĵaŭdo, en 80
elcentoj de la eklezioj en Navaro estis legita dokumento subskribita de ducent pastroj,
priskribanta torturon de la laboristoj. En la katedralo de Pamplono, en ĉeesto de lokaj
frankistaj eminentuloj, la helpepiskopo deklaris: «Mi vidis per miaj propraj okuloj,
ĉi tie en Pamplono, la torturon, la arbitrajn pridemandadojn kaj la nepravig-
eblajn kaj neklarigeblajn arestojn. Tiuj, kiuj praktikas ilin, ilin ordonas, ilin toleras
aŭ simple ignoras ilin, distancigas sin de la Eklezio». Frustriĝo pro la retiriĝo de la
reĝimo en la kutimojn de la 1940-aj jaroj igis eĉ gvidantajn frankistojn publike esprimi
alarmon pri la manko de progreso al politika evoluo. En julio, Ramón Serrano Suñer
parolis en Burgoso pri la bezono de iom-post-ioma reveno al partia sistemo. En no-
vembro, Juan Manuel Fanjul Sedeño, gvida membro de la reĝimo kaj monarĥista
membro de la Opus-Dei, deklaris ke la supervivo de la sistemo postulis demokratan
reformon. Baldaŭ poste, Manuel Cantarero del Castillo, iama estro de la Falanga
Junulara Fronto, instigis la regantojn entrepreni politikan malfermon.
Ĉio estis vana. En respondo al kreskanta opozicio, Carrero lanĉis pli striktajn inicia-
tojn kaj vastigis la nombron da krimoj metitaj sub la armea jurisdikcio. La mon-
punoj, suspendoj kaj fermoj de progresemaj gazetoj iĝis pli kaj pli oftaj. La 1-an de
oktobro 1971, la Ministerio pri Internaj Aferoj uzis la strukturojn de la reĝimo
por organizi amasan feston de la tridek-kvina datreveno de la alveno de Franco
al la politika potenco. La falangistoj sopiris al refirmigo de la plej radikala frank-
ismo, kiu estis plenumita per la deklaroj de la diktatoro, ke “la malamikoj ne mal-
aperis, ili klopodas dividi nin”. La teknokratoj siaflanke volis ĉesigi la skandalon
MATESA. Vilá Reyes laŭdire minacis malkaŝi informojn damaĝajn al Opus-Dei-
teknokratoj se li ne eliros el malliberejo.
134