Page 18 - heleco
P. 18
dojn kaj la islamanojn, kaj damaĝadis la nobelulojn favore
al la malalt-rangaj homoj. La nobeluloj plurfoje humiligis lin
okaze de milita venko sur li. Lia edzino estis prenata kiel
ostaĝino kiel garantio de plenumado de kondiĉoj truditaj al
li. Dum unu el tiuj periodoj kiam la reĝino restis subkontrole
de iu el la nobeloj, ŝi gravediĝis rezulte de amrilato kun alia
viro; tio kontribuis misfamigi ŝin kaj pravigi la dubojn pri
la patreco de la reĝo rilate al la princino Johanino.
Kiam la reĝo Henriko mortis, la 11-an de decembro de 1474,
tuj estiĝis milito inter la partianoj de lia fratino Izabela kaj
lia filino Johanino, t. n. Beltraneĥa far ĉi ties malamikoj.
En tiu konflikto ne povis partopreni la eterne intriganta
Juan Pacheco ĉar li estis mortinta antaŭ du monatoj. Sed la
kastilia nobelaro plenis je ambiciuloj kiuj emis plibonigi
ties feŭdecan staton apogante la partion kiu pli favorus iliajn
interesojn. Verdire, ili ne estis veraj partianoj de tiu aŭ tiu
pretendantino al la reĝa krono, kiel atestas la fakto ke mul-
taj el ili ŝanĝis sian teniĝon antaŭ, dum kaj post la milito.
Speciale notindaj estas la kazoj de la ĉefepiskopo Carrillo
kaj de la kardinalo Mendoza. La unua, kiu ĉiam estis apog-
inta la partion de Izabela kaj eble troviĝis inter la invent-
intoj de la insido “Beltraneĥa”, en ĉi tiu lasta milito inter am-
baŭ pretendantinoj sin metis ĝisfine favore al la filino de
Henriko. Dume la klano Mendoza, kiu ĉiam estis favora al
Johanino, fine decide apogis la puĉon de Izabela. La kialo
de tiu interŝanĝo de fidelecoj de ambaŭ klerikoj estis ilia
konkurado pri la rango de kardinalo. Ferdinando kaj Izabe-
la uzis sian influon en la papa kortego por ke tiu eklezia ti-
tolo estu asignata al Pedro González de Mendoza anstataŭ al
la ĉefepiskopo de Toledo, kaj tiele ili gajnis la apogon de la
potenca Mendoza-klano. Alfonso Carrillo konstatis kun amar-
eco ke lia intrigo-disĉiplino fine pli lertis ol la majstro.
Tuj post la morto de ŝia frato Henriko, Izabela agadis laŭ ma-
niero kiu povas esti taksata kiel vera puĉo. Ĉar fine ŝi rezul-
tis venkinta, kaj ĉiuj postaj monarkoj de Hispanio estis poste-
uloj ŝiaj kaj profitantoj de ŝia puĉo, la historiistoj de la lando
ne povis, ĝis lasttempe, pritemi la kontraŭkonstitucian ma-
nieron laŭ kiu ŝi alprenis la povon en Kastilio. Antaŭ la ek-
funkciado de ĉiu ajn konvencia maniero je transdono de la
politika aŭtoritato, ŝi sin proklamis heredantino de sia for-
pasinta frato kaj okupis per siaj partianoj ĉiujn meĥanis-
18