Page 135 - heleco
P. 135
La reĝimo-gvidantoj suferis skuon pro la akcelita liberaligo
de la hispana Eklezio sub la aŭtoritato de kardinalo Enrique
y Tarancón, kiu la 13-an de septembro 1971 inaŭguris asem-
bleon de episkopoj kaj pastroj kiuj rifuzis la civilmilitan
ideologion de la diktaturo per ĉi tiuj vortoj: «Ni humile agnos-
kas kaj tial petas pardonon, pro tio, ke ni ne sciis esti, kiam
necese, veraj ministroj de repaciĝo». En decembro 1971, la
Vatikano nomis Tarancón-on Ĉefepiskopo de Madrid-Alcalá.
Li estis anstataŭigita kiel primato per la ĉefepiskopo de Barce-
lono, Marcelo González Martín, kiu cedis la arkidiocezon
al la progresema kataluno Narcís Jubany i Arnau. Subgvide
de la episkopo de Onubo, Rafael González Moralejo, la komi-
siono Pax et Justitia de la Eklezio denuncis la brutalecon de
la reĝimo. Franco reagis al Tarancón, Jubany kaj González
Moralejo kvazaŭ la Eklezio estus aliĝinta al la malamiko. En
lia jarfina mesaĝo de 1971, li diris ke la registaro ekagos kon-
traŭ la pozicioj adoptitaj far la progresemaj episkopoj. Liaj
minacoj pli reasertis ilin en siaj pozicioj. La episkopo de Onu-
bo deklaris ke oni ne silentigos la hierarkion.
La malkontento de la laborista klaso daŭre kreskis pro mal-
altaj salajroj, nesufiĉa loĝado... La Komunista Partio strebis
helpi en la solvado de la sociaj problemoj per ŝajne nepoliti-
kaj najbaraj asocioj kiuj iĝus pli kaj pli potenca elemento de
opozicio. La strikoj en Madrido, Barcelono kaj Asturio finiĝis
per polica perforto. En la plej potencaj industrioj, la sub-
premaj mekanismoj de Franco jam estis konsideritaj mal-
helpo al efikaj laborrilatoj. Multaj komencis preteriri la
oficialajn sindikatstrukturojn kaj intertrakti rekte kun la
komunista sindikato “Laboristaj Komisionoj”. La malced-
emo de la reĝimo donis flugilojn al la strategio de la
Komunista Partio de la Pakto por la Libereco, precipe en
Katalunio, kie dum 1971 aliĝis reprezentantoj de la ĉefaj
opoziciaj formacioj. En novembro proksimume 300 deleg-
itoj kunvenis sekrete en Barcelono por festi la unuan Asem-
bleon de Katalunio kun larĝa politika spektro, ekde komun-
istoj kaj ties sindikato ĝis progresemaj monarkistoj, katolikoj,
profesiaj organizoj kaj virinaj grupoj, la Asembleo adoptis
programon de amnestio kaj politika libereco kiu estis apog-
ita far gravaj anoj de la industria burĝaro kaj financo.
Similaj asembleoj baldaŭ aperis en la cetero el la lando, ĉefe
en Madrido kaj Sevilo. Carrero rajtigis uzon de perforto
kontraŭ tiuj opoziciantoj al la reĝimo. Ĉirkaŭ la revuo
135