Page 136 - heleco
P. 136
Fuerza Nueva (Nova Forto) kaj ĝia redaktoro Blas Piñar, amiko de Carrero, ekestis
pluraj novfaŝismaj terorismaj grupoj kun titoloj kiaj “Gerilanoj de Kristo Reĝo”, “Ko-
mandoj de Kontraŭ-marksisma Batalado”... kiuj atakis la preĝejojn de progresemaj
pastroj kaj atakis la membrojn de la pastraro kaj renovigantaj parokanaroj. En la
laboristaj kvartaloj, ili atakis la sindikatestrojn. Tiuj bandoj, konsistantaj el dungitaj
brutuloj, falangistaj radikaluloj kaj kelkaj eksterdeĵoraj policistoj, agis senpune,
kio montras la koluzion de la aŭtoritatoj. Reale, ili estis organizitaj de la spion-
servo de Carrero. La ministro pri Internaj Aferoj, Garicano Goñi, eĉ plendis al Franco
pri la danĝero, kiun ĉi tiuj ekstremistoj reprezentas. Tia dekstrema terorismo estis
simptomo ke la socio ŝanĝiĝis sen tio ke la frankismo povu ĝin kontroli. En marto
de 1972, dum striko ĉe la ŝtataj Bazán-ŝipkonstruejoj en El Ferrol, la polico ekpafis
kontraŭ manifestacio de tri mil laboristoj, mortigante du kaj vundante aliajn dek-kvin.
Tio estigis solidarecajn strikojn en tuta Galegio, en la asturiaj minejoj, en Katalunio
kaj Eŭskio. Pli ol kvindek homoj estis vunditaj en disturboj en la madrida universi-
tato. La reĝimo sentis sin vundebla pro la kampanjoj de bomboj, raboj kaj atakoj
faritaj de ETA-aktivuloj.
En 1972, la fetoro de korupto ĉe la kortego de Franco plifortiĝis. Lia frato, Nicolás
havis ampleksan reton de komercaj interesoj dank' al sia parenceco kun la Ŝtatestro.
Nicolás estis implikita en unu el la plej grandaj financaj skandaloj de la diktaturo,
la “REDONDELA oleo-kazo”. Estis malkovrite, ke mankis kvar milionoj da litroj da
olivoleo, stokitaj kiel ŝtatrezervoj en magazenoj apartenantaj al la oleo-rafina firmao
REACE. La firmao, ne antaŭvidinte ke estus necese ĉerpi el tiaj rezervoj, spekuladis
pri la oleo. Nicolás estis unu el la ĉefaj akciuloj de REACE. Dum la juĝa enketo,
ses homoj implikitaj en la raportado de la kazo mortis perforte, kaj sekreta operacio
estis farita por kaŝi la ligilojn inter Nicolás kaj tiuj akuzitaj je fraŭdo. Franco ne
maltrankviliĝis pri korupto; je sia aĝo li ne multe dediĉiĝis al la laboro, li pasigis
longajn horojn antaŭ la televido kaj bezonis longe dormeti. Ĉe registar-kunvenoj
li diradis preskaŭ nenion kaj ofte endormiĝis. Kiam li estis veka, liaj manoj sen-
rege skuiĝis. Lia vido plimalboniĝis, li suferis de fungaj infektoj en la buŝo kaj
doloro en la kruro. La ĉiujara akcepto la 1-an de oktobro estis mallongigita, ĉar li
ne povis longe elteni. La medikamento por lia Parkinson-malsano igis lin ĉiam pli
nedecidema. Li estis obsedita pri “perfiduloj” aŭ “sendankemuloj”, esprimo kiun li
uzis rilate al teknokratoj. Lia familio sin tenis kontraŭ la monarkisma opcio de Juan
Carlos. Ĉar la malsanoj de Franco pliiĝis, la edzinoj de la “bluaj” generaloj kaj
ultrafrankistoj kiel Girón -kiun Doña Carmen invitadis vespermanĝi ĉe El Pardo
ĉiusemajne- konvinkis ŝin ke ŝi alprenu dominan rolon. Doña Carmen verve asertis
antaŭ Carrero ke Garicano Goñi estis malforta kaj López-Bravo mallojala. En El Pardo,
ŝi kaj Cristóbal Martínez Bordiú malkaŝe taksis Carrero-Blancon kiel timema
kaj la princon kiel perfidulo.
La 4-an de decembro de 1972, Franco iĝis okdekjara. Liaj kruroj estis ŝvelintaj kaj
la filmado de lia jarfina parolado estis plurfoje interrompita por ke li povu ripozi.
Dum sia parolado, malgraŭ sia kaduka aspekto, kun preskaŭ neaŭdebla flustro, li
136