Page 137 - heleco
P. 137
ripetis sian malpermeson, ke la Eklezio kuraĝu juĝi la agadon de la
reĝimo kaj certigis ke li plu regados sendifine: «Ĉi tie vi havos min,
same firmece kiel antaŭe, tiom longe kiom Dio volos ke mi daŭre
povu efike servi la Patrujon». La uzo far Carrero de ekstremdekstraj
terorismaj taĉmentoj substrekas ĝis kioma grado al la zorgoj pri la
sano de Franco aldoniĝis la malboniĝo de la soci-politika
situacio.
Pludaŭris la subprema perforto far la policaj kaj nepolicaj fortoj de
la reĝimo, intensigante dividojn interne de la reĝimo kaj fortigante la
opozicion. La Hispana Socialista Partio ne havis konkretan
projekton kaj ankoraŭ estis en procezo de rekonstruo post jaroj da
malforteco. En ĝia 12-a Kongreso, en Tuluzo en aŭgusto de 1972,
influa grupo de novaj aktivuloj, gvidataj de Felipe González el
Sevilo kaj Nicolás Redondo el Bilbao, anstataŭis la malnovajn
gvidantojn en ekzilo. Same kiel la komunistoj, ilia strategio estis
bazita sur tio ke la laborista klaso ludus la ĉefrolon dum la
gvidantaro serĉus aliancojn kun aliaj opozici-fortoj. La nekapablo
de Carrero solvi sociajn streĉiĝojn per iu ajn alia rimedo ol perforto
igis dizertintojn de la reĝimo aliĝi al la vicoj de la modera opo-
zicio, serĉante politikan transiron sen implico de la strategio de la
maldekstraro. Torcuato Fernández-Miranda estis la profesoro de
Juan Carlos pri Politika Juro kaj iĝis lia proksima konsilisto. Dume,
José María Areilza, Antonio Garrigues y Díaz Cabañete, kiu eksiĝis de
sia posteno kiel ambasadoro ĉe la Vatikano, kaj aliaj gvidaj figuroj
de la modera opozicio komencis vidi en Juan Carlos la ŝlosilon
por certigi “leĝan” evoluon al demokratio.
Komence de aprilo de 1973, la morto de strikisto per polic-pafado
en Sant Adrià de Besòs ekigis strikojn ĉie en Katalunio. Dum la
manifestacio de la 1-a de Majo en Madrido, iu sekret-polica
inspektisto estis mortpikita kaj du aliaj vunditaj far anoj de la
ekstrem-maldekstra Revolucia Kontraŭfaŝisma kaj Patriota Fronto
(FRAP). La okazaĵo estis la perfekta preteksto por reprezalio de la
fanatikuloj de la reĝimo. Okazis amasaj arestoj de maldekstruloj,
kiuj estos torturitaj. La plej signifaj eventoj okazis ĉe la entombigo
de la murdita policisto, kies procesion estris generalo Iniesta, en kiu
estis polica manifestacio postulanta pli da subpremo, dum tri mil
falangistaj militveteranoj kriegis por venĝo per standardoj laŭd-
antaj la novnaziistojn kaj petis la mortpafon por la «ruĝaj ĉef-
episkopoj». La fakto ke polica ribelo estis tolerita en ĉeesto de
Carrero Blanco estis klara indiko de ŝanĝo ekstremdekstren, kiu
estis konfirmita la 7-an de majo, kiam Garicano Goñi demisiis,
137