Page 138 - heleco
P. 138
frustrita de la manko de reformo kaj alarmita de la kreskanta influo
de la ekstrema dekstro.
La 3-an de majo, la diktatoro diris al Carrero Blanco, ke li nomumos
lin ĉefministro kaj ekplanu sian kabineton. La elektado de novaj mi-
nistroj far Carrero signis la finon de la influo de la teknokratoj. Por
kompleco de Doña Carmen, López Rodó estis destinita al la Ministerio
de Eksterlandaj Aferoj kun la tasko doni bildon je modereco al vere
reakcia registaro. Alia pruvo de la influo de la kliko de El Pardo estis
la nomumo de du duraj falangistoj: José Utrera Molina kaj Francisco
Ruiz-Jarabo, same kiel la militema Julio Rodríguez Martínez kiel Minis-
tro pri Edukado. Surprize, Torcuato Fernández-Miranda estis elektita
kiel vicprezidanto kaj ĝenerala ministro sekretario de la Movado.
Franco akceptis la liston kun nur unu ŝanĝo: konvinkita de lia edzino
kaj bofilo, ke la registaro estis tro mola, li insistis pri la nomumo de
Carlos Arias Navarro, kiel Ministro pri Internaj Aferoj. Kiel urbestro
de Madrido ekde 1963, Arias iĝis unu el la favoratoj de Doña Carmen.
Dum la Civil-Milito, lia senkompatemo kiel prokuroro gajnis al li la
kromnomon “la buĉisto de Malago”. Carrero estis 70-jara kaj ne havis
popularan aŭ armean subtenon. La kompono de tio, kion oni nomis
“la funebra kabineto” frustris la esperojn pri progresema ŝanĝo.
Per la apero de la unua energikrizo kaj la peza dependeco de Hispanio
el importita energio, la strategio de la teknokratoj de mildigo de la
politika malkontento per pliigita prospero estis nuligita. La nura
respondo de Carrero Blanco estis pliigita subpremo, simbolita per
la t. n. «Procezo 1.001», ŝajna proceso de dek membroj de la komun-
ista sindikato Laboristaj Komisionoj akuzitaj je kontraŭleĝa asocio
kun la celo montri la persistemon de la registaro disbati la kaŝajn
sindikatojn. Frumatene de la 20-an de decembro, ETA-komando
murdis Carrero-Blanco-n krevigante eksplodeman ŝargon sub lia aŭto.
ETA kalkulis, ke tiu murdo detruus la planojn de Franco por la daŭ-
rigo de lia reĝimo kaj intensigus la dividojn ene de la reĝimo.
Franco pli restis sub-preme de la El-Pardo-kliko. Fernández-Miranda
tuj iĝis provizora Prezidanto de la Registaro. Tamen, ekis batalo por
la politika kontrolo de la reĝimo. En evidenta misuzo de aŭtoritato,
la ĝenerala direktoro de la Civil-Gvardio, Carlos Iniesta, sendis tele-
gramon ordonante senliman uzon de pafiloj por sufoki manifesta-
ciojn. Du ministroj, Julio Rodríguez kaj José Utrera Molina, iris en
la oficejon de la madrida policestro por proponi ke li aliĝu al la
komando de venĝantoj, kiu lokalizus kaj mortigus la murdistojn de
Carrero. Sed regis la prudento: interkonsiliĝinte la estro de la Ĉefa
Stabo, Manuel Díez-Alegría, Fernández-Miranda, Arias Navarro, admi-
ralo Gabriel Pita da Veiga kaj la estro de la privata spionservo de
138