Page 139 - heleco
P. 139
Carrero, subkolonelo José Ignacio San Martín, interakordis eviti
sangobanon. Iniesta estis devigita nuligi sian telegramon kaj
estis dumtempe metita sub hejmareston. Blas Piñar ricevis ordo-
non teni siajn sekvantojn subkontrole.
La spiritoj estis agititaj: ĉe la meso por Carrero, ekstrem-
dekstraj uloj puŝis kaj insultis ĉefepiskopon Enrique Ta-
rancón. Post la komenca ŝoko, kiam venis la tempo por decidi
pri la estonteco, Franco ricevis premon de la kliko de El Pardo
koncerne al la sukcedo de Carrero. Doña Carmen kaj Cris-
tóbal Martínez Bordiú decide intervenis por bloki la nomumon
de Fernández-Miranda, kiun ili konsideris kunkulpa pri tio,
kion ili pensis, estus la liberaligo de la reĝimo sub Juan Carlos.
Ili preferis ke la sukcedanto de Carrero estu Arias Navarro,
pro lia reputacio esti severa pri sekurecaj aferoj. Rezulte de
la truda influo de lia familio, Franco aprobis tiun nomumon.
Dum liaj ses monatoj kiel Ministro pri Internaj Aferoj, la poli-
tiko de publika ordo de Arias Navarro sekvis la subpreman
politikon de liaj antaŭuloj. Li entreprenis gravajn ofensivojn
kontraŭ ETA, el kiuj li pafmortigis naŭ militistojn; kontraŭ
la Komunista Partio, el kiu li malmuntis diversajn regionajn
retojn, kaj kontraŭ la sindikato Laboristaj Komisionoj. La
nomumo de Arias kaj lia kabineto estis la lasta grava politika
decido de Franco. Ekde tiam, la malkresko de liaj fizikaj kaj
mensaj kapabloj koincidis kun altiĝanta opozicio kaj pli
kritika internacia kunteksto. La registaro de Arias, anoncita
la 3-an de januaro 1974, konsistigis delikatan ponton inter
reakciuloj kaj progresemuloj. Arias retenis ok el la ministroj
de Carrero en sia nova kabineto kaj alportis kelkajn durajn
falangistojn. En la liberala alo, estis Antonio Carro, kiel Minis-
tro de la Prezidanteco, kaj Pío Cabanillas, kiel Ministro pri
Informado, ambaŭ sekvantoj de Fraga, same kiel Antonio
Barrera de Irimo en la Ministerio pri Financo, kaj la Vic-
prezidanteco de priEkonomiaj Aferoj, homo reprezentanto
de la plej dinamikaj sektoroj de la hispana kapitalismo kaj
dediĉita al Juan Carlos. La plej reakciaj elementoj estis du
fanatikaj falangistoj: José Utrera Molina, kiu iĝis Ministro
Sekretario de la Movado, kaj Francisco Ruiz Jarabo kiel
Ministro pri Justico, kiu reflektis la influon de Girón. Utrera
havis la celon malhelpi ajnan reformon de la institucioj de
la reĝimo. José García Hernández, Ministro pri Internaj
Aferoj kaj vicprezidanto respondeca pri la interna sekur-
eco, estis, kiel Arias mem, asistanto de Alonso Vega.
139