Page 140 - heleco
P. 140
La kliko El Pardo ĝojis ke Arias ne faris konsulton al Juan
Carlos pri la konsisto de sia kabineto. Tamen, Arias Navarro
ne plenumis ĝiajn esperojn. La strukturaj problemoj de la
reĝimo devigis lin akcepti pli da ŝanĝoj ol Carrero iam estis
farinta. Li heredis disputojn en asturiaj minejoj, la eŭska ŝtal-
industrio kaj la kataluna teksa sektoro, same kiel en Zara-
gozo, Valadolido kaj Alcoy. Ili estis la sekvoj de inflacio
kiu estis proksima al 25 procentoj jare kaj frostaj salajraj pli-
iĝoj de ĉirkaŭ 15 procentoj. Sekve de la milito de Jom Kippur
kaj la sekva naftoembargo far la arabaj produktantaj landoj,
krudnaftoprezoj forpafiĝis kaj grave influis sur Hispanio. La
kosto de la energio estis rekte transdonita al konsumantoj. En
la unua trimonato de 1974, la elektroprezoj altiĝis 15 procente,
benzino 70 procentoj, butangaso, la plej uzata brulaĵo por hejt-
ado kaj kuirado, 60 procentoj, kaj transportado, 33 procentoj.
La ondo de strikoj ne trankviliĝis kaj, pligravigis la aferojn,
tio ke du el la ĉefaj fontoj de valuto, turismo kaj monsend-
aĵoj de migrintaj laboristoj, baldaŭ draste falis kiam la energi-
krizo trafis nordan Eŭropon.
La ministro Antonio Carro Martínez estis ligita al la prem-
grupo nomita “Tácito”, same kiel multaj el la plej talentaj
oficialuloj de la reĝimo. La kolektiva identeco de tiuj konser-
vativaj kristandemokratoj, subtenantoj de la paca reformo de
la sistemo kaj ligitaj al la National Catholic Association of
Propagandists-lobio, venis de serio de influaj ĵurnalistikaj arti-
koloj publikigitaj ekde 1972 en la katolika gazeto “Ya” kun la
subskribo de “Tácito” kiu pledadis por reformo de la sistemo
de interne. Liaj ligoj kun la banka kaj industria mondo kaj kun
la eklezia hierarkio ne permesis al Arias ignori ilin. Kiam la
gvidanto de la grupo, Alfonso Osorio García, ofertis al Arias
la subtenon de la grupo se li engaĝiĝos al reformado de la
registaro, la ĉefministro akceptis kaj, sur la rekomendo de
Carro, nomumis kvar el ĝiaj membroj kiel vicsekretarioj.
Malgraŭ lia aŭtoritata inklino, Arias estis sufiĉe vanta por pri-
zorgi sian publikan bildon. Carro, Osorio kaj Pío Cabanillas
konvinkis lin ke, por pluvivi, li kaj la Franco-reĝimo bezonas
ŝanĝon de bildo. Tiel, la 12-an de februaro 1974, li publik-
igis timeme malfermitan programon. La teksto, redaktita de
la oficejo de Carro, kaj poste konata kiel la “spirito de la
12-a de februaro”, proponis pli larĝan politikan partoprenon,
kvankam ene de la limoj de la frankisma leĝeco. Urbestroj kaj
lokaj oficialuloj estis elektotaj kaj ne nomumotaj fare de la
140