Page 141 - heleco
P. 141
registaro. La procento de la prokuratoroj al la Korteso nerekte elektataj de la ŝtat-
estro, sed per strikte limigita balotrajto, pliiĝis de 17 ĝis 35 procentoj. Al la oficiala
sindikato de la reĝimo estis promesita pli granda intertrakt-kapablo. La kreado de
politikaj asocioj, kvankam ne de partioj, ankaŭ estis interkonsentita.
Tiu plano estis la plej liberala deklaro iam farita de Franco-ministro, sed la opozicio
taksis ĝin nesufiĉa. La pli liberala sinteno al la gazetaro kaj redakcioj de la
Ministerio pri Informado de Pío Cabanillas kaj la toleremo montrita al la plej moderaj
opoziciaj grupoj ŝajnis konfirmi la paroladon de Arias. Sed fakte, spite al la promeso
pri liberaligo, Arias rigore reagis al socia agitado, montrante sian propran inklinon
kaj la facilecon per kiu la bunkro povis impulsi Franco-n kontraŭ la reformoj simple
deklarante ke framasonoj puŝis Hispanion en la abismon de pornografio kaj ĥaoso.
Krom Arias, la persono plej proksima al Franco en la registaro estis Utrera Molina.
Post la parolado de Arias, la diktatoro petis al Utrera klarigi “la spiriton de la 12-a
de februaro” kaj, profunde alarmita de liaj klarigoj, Franco deklaris, ke «se la reĝimo
permesas ataki sian doktrinan substancon kaj ĝiaj servistoj ne kapablas defendi tion,
kio estas fundamenta, ni devos pensi pri malkuraĝa volo de memmortigo».
Kun prezoj altiĝintaj post la energikrizo, la radikaliĝo de la laborista klaso pliiĝis
komence de 1974. Nekapabla proponi ajnan gravan ŝanĝon, la pozicio de Arias estis
netenebla. Paradokse, la unua interveno de Franco estis bremsi la reakcian inklinon
de lia ĉefministro. La ekstremdekstra gazeto El Alcázar eĉ postulis perforton kontraŭ
tio, kion ĝi vidis kiel “perfido” de la progresema Eklezia hierarkio, plejparte reage al
ĉeesto de multaj eŭskoj inter la opozicia pastraro. Arias estis forpelonta la epis-
kopon de Bilbao, Antonio Añoveros el Hispanio pro publikigo de homilioj en defendo
de etnaj minoritatoj. Kaj Tarancón kaj Paŭlo la 6-a defendis Añoveros-on, kaj Franco,
kiu ne volis riski ke oni ekskomuniku sian ĉefministron, devigis Arias–on rezigni.
Ĉi tio estis la escepto. Jam en la unuaj du monatoj de 1974 estis arestitaj pli ol 150 anoj
de laboristaj organizoj, ETA kaj maldekstraj grupoj. Franco rifuzis ŝanĝi la mort-
kondamnojn truditaj al la kataluna anarkiisto Salvador Puig Antich kaj la polo Heinz
Chez, ambaŭ akuzitaj je mortigo de membroj de la sekurecaj servoj. Malgraŭ inter-
nacia skandalo rememoriga pri la procesoj de Grimau kaj Burgoso —kun protestoj de
Vatikano, EEK kaj pluraj ŝtatestroj— la ekzekutoj per garroto okazis la 2-an de marto,
kio kaŭzis la kondamnon de la reĝimo far la Eŭropa Parlamento.
Se tio ne maltrankviligis la bunkro-anojn, pli devis igi tion la falo de la portugala
diktaturo la 25-an de aprilo, kio multe kuraĝigis la opozicion en Hispanio. Tri tagojn
poste, la timo de la ultra-frankistoj pri la efiko de la luzitanaj okazaĵoj estis reflekt-
ita per impeta atako de Girón en la gazeto Arriba kontraŭ Arias kaj la liberaluloj
en ties kabineto. Franco sciigis al Utrera, ke ne malplaĉis al li la “Giron-faro”.
Kadre de la sama operacio, la Rezerva Generalo García Rebull kondamnis la partiojn
kaj politikistojn. Ĉi-tio estis la startsignalo por operacio dezajnita por permesi al
Iniesta eviti lian baldaŭan translokigon al la rezervo kiel kapo de la Civil-Gvardio
por anstataŭigi la liberalulon Manuel Díez Alegría kiel estro de la Ĉef-stabo. La
bunkro timis ke Díez-Alegría farus en Hispanio kiel Generalo António de Spínola
141