Page 142 - heleco
P. 142
en Portugalio. Generalo Ángel Campano ekkontrolus la Civil-
Gvardion kaj oficiroj suspektitaj je liberalismo estus elpurig-
ataj. La plano havis la subtenon de la El Pardo-kliko, kvankam
la ĉiam pli malsana diktatoro ne estis informita pri iliaj inten-
coj. Arias Navarro, sciinte pri la intrigo dank’ al la Ministro
pri Armeo, Generalo Francisco Coloma Gallegos, kuris por vidi
Franco-n kaj minacis eksiĝi. Maltrankviligita, la diktatoro, kiu
konsideris respekton al la hierarkio kaj antikv-kutimon kiel
sanktajn, subtenis Arias–n kaj devigis Iniesta-on retiriĝi la
12-an de majo, kiel planite.
Arias vane provis trovi mezan vojon inter la bunkro kaj la opo-
zicio, kiu travivis novan ekprosperon post la okazaĵoj en Por-
tugalio. Unuflanke, arestoj de maldekstruloj pliiĝis. Aliflanke,
li prezentis senentuziasman projekton por leĝigo de politikaj
asocioj strikte limigitaj al formacioj ene de la reĝimo. Dume,
Franco ŝajnis nekonscia pri kio okazas. La 9-an de julio, la
diktatoro estis enhospitaligita kun flebito en la dekstra kruro.
Ĉar lia sano plimalboniĝis, la 19-an de julio, Arias kaj la prezid-
anto de la Kortesoj konvinkis Franco-n apliki la artikolon 11 de
la Organika Leĝo de la Ŝtato, laŭ kiu Juan Carlos alprenus la
postenon de ŝtatestro en funkcioj. Doña Carmen kaj Villaverde
furioziĝis. Juan Carlos mem ne volis preni potencon tiel baldaŭ
post la ekzekuto de Puig Antich kaj la kazo Añoveros. Mal-
trankviligis lin esti makulita de asocio kun nepopulara regist-
aro, kiun li ne elektis kaj kies prezidento ne konsultis lin. Ta-
men, li havis malmultajn opciojn se li ne volus endanĝerigi sian
sukcedeblon. Estis humiliga sperto. Cristóbal Martínez Bordiú,
kiu alprenis la rolon de estro de la familio, estis klare mal-
ĝentila kun la Princo. Franco povis forlasi la hospitalon la
30-an de julio, kvankam li ne revenis al laboro. Vicente Gil
instigis lin, por sia sano, rezigni la potencon. Martínez Bordiú,
kolerega, fizike atakis Gil-on kaj maldungis lin kiel kuraciston
de la Ŝtatestro. Maltrankvila pri la perspektivo de perdado de
siaj privilegioj, la El Pardo-kliko konvinkis Franco-n ke Juan
Carlos ne povas esti fidinda kaj premadis lin por repreni
siajn funkciojn, kion li faris la 2-an de septembro.
Lia paniko estis prava. La malsano de la diktatoro plikuraĝigis
la opozicion, kiel pruvas la formado de demokrataj konsilioj
kaj rond-tabloj. La plej sukcesa el tiuj estis la Assemblea de
Catalunya kiu, aldone al ĝuado de signifa populara subteno,
enhavis bankierojn kaj industriistojn inter siaj gvidantoj. La
novaĵo pri la malsano de Franco provokis la kreadon, fare de
142