Page 143 - heleco
P. 143
Santiago Carrillo, de la Demokrata Konsilio, en Parizo la
30-an de julio 1974, formita de Laboristaj Komisionoj, la eta
Populara Socialista Partio de Enrique Tierno Galván, pluraj
regionismaj grupoj, la karlistoj, kaj kelkaj elstaraj person-
ecoj, kiel la Opus-Dei-ano Rafael Calvo Serer. La programo
de la Konsilio postulis ke provizora registaro prenu la poli-
tikan potencon por la celoj de kompleta politika amnestio,
leĝigo de politikaj partioj kaj sindikatoj, libereco je esprimo
kaj de la amaskomunikado, la sendependeco de la juĝist-
aro, regiona aŭtonomio, la apartigo de eklezio kaj Ŝtato, kaj
la okazigo de liberaj balotoj post 18 monatoj. Malgraŭ la
foresto de la Kristandemokratoj kaj de la Hispana Socialista
Laborista Partio, la Konsilio kaj ĝia programo de demokratia
rompo kun la reĝimo vigligis opoziciajn rondojn kaj intens-
igis la senton, ke la bunkro estas sieĝata.
La socialistoj rifuzis aliĝi al la Konsilio pro diferencoj pri
strategio. Post jaroj da letargio, la PSOE estis en procezo de
reviviĝo. La maljuna gvardio estus flankenlasita ĉe la 13-a
Kongreso de la partio en ekzilo, okazigita en Suresnes,
proksime de Parizo, meze de oktobro 1974. La dinamika
alianco formita fare de Enrique Múgica, Nicolás Redondo,
Felipe González kaj Alfonso Guerra alprenis la gvidadon de
la partio. La novaj gvidantoj konsideris nerealisman la pla-
non de la PCE renversi la Frank-reĝimon per ĝenerala
striko. La nova ĝenerala sekretario, Felipe González, estis
konvinkita, siabedaŭre, ke estos necese intertrakti kun la
reformistoj de la reĝimo.
La venko de la El Pardo-kliko super Juan Carlos ating-
ante la reakiron de la politika potenco far Franco estis sekv-
ita de atako kontraŭ la plej liberala ministro, Pío Cabanillas.
Oni prezentis al Franco dosierujon de paĝoj de hispanaj
revuoj enhavantaj reklamojn pri strandaj ekipaĵoj kun bikin-
itaj modeloj, lerte intermetitaj kun paĝoj de Playboy, por
doni la impreson, ke la materialo estis eldonita en Hispanio.
Estis facile konvinki la diktatoron, ke Pío Cabanillas devis
esti foririgita. Franco estis aparte kolerigita per la indico
en la dosiero ke Pío Cabanillas, sekvante la ekzemplon de
Fraga kun la MATESA-kazo, permesis al la gazetaro pritrakti
la REDODELA-oleokazon. La diktatoro ordonis al Arias
forigi lin. Solidare kun li, Antonio Barrera de Irimo demisiis.
Arias proponis ekvilibri la registaron forigante Utrera-on
kaj Ruiz-Jarabo-n, sed Franco firme rifuzis, argumentante
143