Page 144 - heleco
P. 144
ke ambaŭ estis “tre lojalaj”. Sed tio estis sengrava venko por
la bunkro, ĉar ĝi nur akcelis la disfalon de la reĝimo. Kun la
falo de akciaj prezoj, influaj sektoroj de la oligarkio komencis
postuli reformojn. Ĉie en 1974, ekzistis praktike publikaj ren-
kontiĝoj de gvidaj industriistoj kaj financistoj kun membroj
de la modera opozicio. La krizo kiu kaŭzis la foriron de la li-
beralaj ministroj rivelis la bankroton de la registaro. Tio kon-
firmis ke Arias estis nekapabla enkonduki realajn ŝanĝojn, kaj
estis sekvita per la eksiĝo de esencaj oficialuloj aparten-
antaj al la grupo “Tácito”, gviditaj de la vicsekretario de Pío
Cabanillas, Marcelino Oreja.
La bunkro reagis mobilizante siajn fortojn tra la amasa Nacia
Konfederacio de Eksbatalantoj subgvide de Girón. Ke la si-
tuacio elglitis el la manoj de Arias evidentiĝis fine de novem-
bro kiam la polico, sen lia rajtigo, arestis la gvidantojn de
la modera opozicio, kiuj kunvenis en Madrido por diskuti
la kreadon de fronto kiu konkurus kun la Demokrata Kon-
silio. La okazaĵo kaŭzis alian internacian skandalon similan
al tiu de la kazo Añoveros. Post kelkaj tagoj, la arestitoj estis
liberigitaj, sed la pozicio de Arias Navarro suferspertis grand-
egan damaĝon. Franco ŝajnis nekonscia pri ĉio ĉi. Antaŭ la
fino de 1974, li montris kreskantajn signojn de senileco. Lia
buŝo estis ĉiam malfermita en konstanta oscedo. Foje li agis
normale, sed plejofte li restis en nepenetrebla absorbo. Ta-
men, pro politikaj kialoj, oni devigis lin konservi ritmon de
agado kiu alarmis liajn kuracistojn. Lia pasio por ĉasado kaj
fiŝkaptado, kombinita kun la insisto de la El Pardo-kliko
ke li estu vidata aktiva, kondukis lin al streĉaj ekskursoj
malgraŭ la malbona vetero. Dum la vintro de 1974-1975, li
partoprenis plurajn ĉasojn dum venta kaj pluva vetero kaj
temperaturoj proksimaj al nul gradoj.
Per sia radiotelevidigita novjara mesaĝo la 30-an de de-
cembro 1974 li dankis esti plene resaniĝinte post sia lasta-
tempa malsano kaj fanfaronis pri kiom bone funkciis la
institucioj dum lia foresto. Li ŝajnis nekonscia pri la dis-
falo de la frankisma koalicio. La unua bataleto de 1975 oka-
zis en februaro. Arias furiozis kiam la gazetaro de la reĝi-
mo ne festis la datrevenon de lia parolado de la 12-a de fe-
bruaro kaj ordonis al Utrera maldungi la direktoron de la ga-
zetaro kaj radioretoj de la reĝimo, Antonio Castro Villacañas,
kaj la redaktoron de la ĵurnalo Arriba, Antonio Izquierdo.
Utrera rifuzis kaj rapidis informi la solecan kaj malfortan
144