Page 19 - heleco
P. 19

mojn de la regna aparato. Notindas ke en la defilado de la ceremonio de la kron-
            ado en Segovio, la Plejalta Justico (tiama titolo ekvivalenta al la nuntempa Mi-
            nistro pri Justico) defilis kun elingigita glavo enmane kaj enalte. La gesto estis
            tre stranga kaj tute nekutima en la regno, kaj devis esti interpretata kiel minaco

            kontraŭ ĉiu opozicianto.
            Oni devas klarigi ke, verdire, la minaco ne estis nur kontraŭ la partianoj de la
            princino Johanino, unuaranga en la  vico de sukcedado, sed ankaŭ kontraŭ la

            duaranga en tiu vico, ĉar Izabela estis nur la triaranga en tiu vico. Ŝia puĉo, do,
            estis duobla; inter ŝia nevino kaj ŝi estis alia persono kiu rajtis la kastilian kro-
            non pli ol ŝi. Ankaŭ pri ĉi tiu afero sufiĉe silentis la historiistoj. Temis pri Fer-

            dinando de Aragonio mem, la edzo de Izabela; li estis parenculo (kuzo) de la
            forpasinta reĝo Henriko, kaj laŭ la tiamaj dinastiaj leĝoj, li, kiel viro, pli rajtis
            reĝi antaŭ sia edzino. Kiam Henriko mortis, Ferdinando troviĝis en Aragonio,

            kie li devis demarŝi iujn familiajn aferojn, kaj tuj revenis al Kastilio. Kun horo-
            ro kaj konsterniĝo li eksciis pri la puĉo realigita de lia edzino kaj la ŝokiga sceno
            de la elingigita glavo de la Plejalta Juĝisto de la regno. Oni ne permesis al li
            alproksimiĝi al lia edzino ĝis kiam li formale akceptis la situacion.

            Pli malfacile estis konvinki pri la reĝeco de Izabela la partianojn de Johanino.
            Multaj feŭd-sinjoroj pretis defendi la rajtojn de la filino de Henriko. Oni devas
            klarigi, tamen, ke ili ne estis pli decaj kaj honestaj ol tiuj kiuj ariĝis ĉirkaŭ Izabe-

            la. Ĉiuj ili poziciiĝis nur laŭ siaj interesoj kaj ambicioj. Atestas pri tio la fakto ke
            laŭlonge de la pli ol kvar jaroj kiujn daŭris la milito, ju pli boniĝis la situacio de
            la partio de Izabela, des pli da nobeloj pasadis al ŝia flanko forlasante Johaninon.
            Tamen la milito estis sufiĉe longa tial ke Portugalio apogis la filinon de Henriko

            ĉar ŝi estis nevino de la portugala reĝo, kaj ĉi tiu eĉ edziĝis al ŝi.
            Ekde la jaro 1479 Izabela estis agnoskita kiel reĝino de la tuta regno. Komenciĝis
            tiam la reĝado de la t. n. “Katolikaj Gereĝoj”, Izabela kaj Ferdinando, kiu tiom

            gravis en la historio de Hispanio. La regnoj de Kastilio kaj Aragonio, fakte, estis
            definitive unuigitaj, oni konkeris la maŭran regnon de Granado, metante finon al
            la araba okupado de teritorio en la Iberia Duoninsulo, oni kompletigis la konker-

            adon kaj koloniigadon de la Kanaria insularo, oni malkovris la Amerikan konti-
            nenton kaj komencis ties konkeradon kaj koloniigadon far Hispanio, sed ankaŭ
            aliaj eŭropaj landoj… Sed ankaŭ, kaj eble ĉefe, oni entreprenis en Hispanio tion

            kio povas esti konsiderata kiel vera ŝanĝo de politika reĝimo. Temas pri la sub-
            metado de la nobelaro. Ĝis tiam tiu feŭdisma klaso estis tre potenca en la po-
            litika tereno kaj ofte humiligis la aŭtoritaton de la monarĥoj. De tiam ne plu
            okazis tio. La feŭd-sinjoroj daŭre estis superreganta klaso en la ekonomia tereno,

            sed politike submetita al la krono. Kaj de tiam, kaj ĝis fine de la 18-a jarcento,
            la monarĥoj estis la veraj protagonistoj de la politiko de la landoj, en Hispanio
            sed ankaŭ en aliaj landoj de Okcidenta Eŭropo. Naskiĝis la absoluta povo de la

            reĝoj, kio por la popoloj ankaŭ ne estis pozitiva situacio. Konkrete en Hispa-

                                                              19
   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24