Page 145 - heleco
P. 145
Franco-n, kiu petis lin obei Arias–n por eviti proble-
mojn. La medikamento por Parkinson-malsano igis
lin timema. Utrera prezentis al la diktatoro indicojn
de la planoj de Arias dissolvi la reĝimajn instituciojn
kaj registradojn en kiuj li estis aŭdita kritiki Franco-n.
Kiam Utrera diris: “Arias estas perfidulo”, la diktatoro ek-
ploris kaj respondis: “Jes, jes, Arias estas perfidulo,
sed neniu eksciu tion. Vi devas daŭrigi singarde.” La
bunkra kampanjo pliintensiĝis. Radikalaj ministroj blokis
leĝajn rimedojn, kiuj celis enkonduki limigitan strik-
rajton. La 24-an de februaro, Licinio de la Fuente,
Ministro pri Laboro ekde 1969, kaj frankisto preter ĉiu
suspekto de liberalismo, eksiĝis en frustriĝo.
Finfine, Arias estis devigita kontraŭataki la bunkron.
Li diris al Franco ke li volas anstataŭigi la ministrojn
Ruiz-Jarabo-n kaj Utrera-on. Kiam Franco rifuzis, Arias
minacis demisii. La ŝtatestro cedis kaj tiele, Fernando
Herrero Tejedor, ĉefprokuroro de la Supera Kortumo,
eniris la kabineton kiel la nova granda promeso de
liberalismo en la posteno de Ministro Ĝenerala Sekre-
tario de la Movado. Herrero kontaktis la moderan kaj
toleritan opozicion de la Kristana Demokratio kaj la
Socialdemokratoj de Ridruejo. Li ankaŭ dediĉis sin al
la peza tasko doni kredindecon al la senenhava projekto
de la politikaj asocioj.
Alia pruvo de la dekadenco de la diktaturo estis tio ke
la usona regantaro distancigis sin de la hispana dikta-
toro por priatenti la princon Juan Carlos. Kiam la
usona prezidento Gerald Ford alvenis en Hispanion
la 31-an de majo por dutaga vizito, li pasigis pli da
tempo kun la princo ol kun Franco. La 23-an de junio
1975 Herrero Tejedor mortis pro trafikakcidento. Lia
logika sukcedanto estus lia ambicia asistanto, Adolfo
Suárez, kiu alproksimiĝis al la Opus Dei kaj uzis sian
amikecon kun sia mentoro por establi ligilojn kun ĉef-
figuroj en la registaro. Generalo Alonso Vega estis nom-
uminta lin guberniestron de Segovio en 1968. Suárez
alproksimiĝis al la pinto forte laborante por altiri la
atenton de Franco kaj amikiĝi al Juan Carlos. La princo
rekomendis lin al Carrero Blanco, kiu en 1969 nom-
umis lin Ĝeneralan Direktoron de Radio Televisión
Española, posteno de kiu li dediĉis sin al reklamado
145