Page 146 - heleco
P. 146
de la bildo de Juan Carlos. Suárez gajnis la favoron ankaŭ de altrangaj ministroj
kaj generaloj, ofertante al ili televidan ekrantempon kaj sendante florojn al iliaj
edzinoj. Antaŭ februaro de 1975, li jam aliris al la ŝlosila posteno de Vic-
sekretario de la Movado.
Franco ne volis promocii Suárez-on, sed insistis ke la nova Ministro-Sekretario
estu José Solís, reflektante la konvinkiĝon de la El Pardo-kliko ke, por forpuŝi
la opozicion, Franco devus ĉirkaŭi sin per sia fidinda maljuna gvardio. Martínez
Bordiú kaj Doña Carmen, en koluzio kun Girón kaj Alejandro Rodríguez de Valcárcel,
prezidanto de la Korteso, konvinkis Franco-n plilongigi la parlamenton de la Korteso
dum ses monatoj. Tiamaniere ili esperis akiri la necesan tempon por forpeli Arias-on
kaj certigi la promocion de Solís, Rodríguez de Valcárcel, aŭ eĉ Girón, al la prezidan-
teco. Tamen, aliaj pensis ke Suárez estis la estonteco. La sagaca komentisto Luis
María Ansón nomis lin “politikisto de la monato” en la revuo Blanco y Negro la
2-an de julio. En tiu tempo, estonta reformo signifis labori ene de la frankisma sis-
temo kiel estis antaŭvidite de Torcuato Fernández-Miranda. La pezo de la premoj
de la laborista klaso, la regionistoj kaj la studenta movado dum la sekvintaj 18 mona-
toj estis kio metis la ĝeneralan demokratian ŝanĝon sur la politika tagordo.
Tiuj, kiuj volis bloki eĉ la plej etajn reformojn, vivis en angoro pri sia estonteco
kaj bezonis Franco-n viva. La diktatoro estis elĉerpita kaj senpacienca ripozi, kaj eĉ
komentis la eblecon imiti Karolon la 5-an kaj retiriĝi al monaĥejo por morti. Panikita,
lia edzino konvinkis lin ne forlasi la politikon, dum lia same maltrankvila bofilo
konservis lin vivanta artefarite. Dum liaj lastaj monatoj, la bunkro ludis kun la timoj
kaj antaŭjuĝoj de la diktatoro, plifaciligitaj de la neŝancelebla konvinko de Franco ke
la sinistra minaco de framasonismo daŭre ekzistas. La 15-an de julio, la diktatoro
diris al delegacio de la Hermandad Nacional de Alféreces Provisionales, fortikejo de la
bunkro, ke ili devas defendi la venkon en la Civil-Milito ĝismorte. Ekstremdekstraj
terorismaj taĉmentoj intensigis siajn atakojn kontraŭ maldekstraj advokatoj kaj pas-
troj, librovendejoj kaj laboristoj, ĉefe en Eŭskio, kie krizostato estis provoke deklarita
la 26-an de aprilo, la datreveno de la bombado de Gerniko. Tio plifortigis la unuecon
de la opozicio kaj konfirmis la emon de la Eklezio distanciĝi el la reĝimo.
Militkonsilio okazigita en Burgoso kondamnis du ETA-anojn al morto kaj, la 19-an
de septembro, alia en Barcelono aprobis trian mortkondamnon. Dume, du aliaj militaj
konsilioj, okazigitaj la 11-an kaj 17-an de septembro en armea bazo ĉe la periferio
de Madrido, mortkondamnis ok membrojn de la FRAP. Kadre de tutmonda ondo de
protestoj, dek kvin eŭropaj registaroj retiris siajn ambasadorojn. Okazis atakoj
kaj manifestacioj kontraŭ hispanaj ambasadejoj en la plej multaj eŭropaj landoj. La
prezidanto de Meksiko postulis la elpelon de Hispanio el la Unuiĝintaj Nacioj.
La Papo Paŭlo la 6-a kaj ĉiuj hispanaj episkopoj apelaciis por indulgo. Don Juan
sendis la saman peton per sia filo. Similaj postuloj venis de registaroj tra la
mondo. Franco, ignoris ilin ĉiujn. En kunveno de ministroj, la 26-an de septembro,
prezidita de ege malsana diktatoro, estis konfirmitaj kvin mortkondamnoj. Ĉe tagiĝo
la venontan tagon, la akuzitoj estis pafitaj. La internaciaj kondamnoj -inter kiuj
146