Page 147 - heleco
P. 147
elstaris tiu de Paŭlo la 6-a- intensiĝis, kaj la Eŭropa Komisiono
petis ĉesigon de komerco kun Hispanio. La hispana ambasad-
ejo en Lisbono estis prirabita.
La prestiĝo de la opozicio pliiĝis inverse al la rifuzo provokita
de la brutaleco de la reĝimo. Al la kreado de la Demokrata
Konsilio sekvis, en junio de 1975, la naskiĝo de la Platformo
de Demokratia Konverĝo, kiu kunigis la PSOE-n kun la His-
pana Socialdemokrata Unio de Dionisio Ridruejo, la Kristan-
demokratian Maldekstron de Joaquín Ruiz Giménez kaj
diversaj regionismaj grupoj, inkluzive de la Eŭska Naciisma
Partio. La Platformo estis pli malferma al dialogo kun la re-
formistoj de la reĝimo ol la Demokrata Konsilio, kiu estis
alpreninta la strategion de la Kom.Partio de strikoj kaj amas-
mobilizoj. Tamen, la ekzekutoj igis ambaŭ organizojn venki
iliajn suspektojn kaj komencis pensi pri ebla kuniĝo.
La fino de Franco alproksimiĝis. Malsana kaj sub la influo
de la bunkro, li perdis pezon kaj komencis suferi je sen-
dormeco. La 1-an de oktobro, en la trideknaŭa datreveno
de lia nomumiĝo kiel Ŝtatestro, li aperis antaŭ granda hom-
amaso manifestacianta en la Placo de Oriento. Multaj el la
ĉeestantoj alvenis per aŭtobusoj pagitaj de la reĝimo kaj,
en la antaŭaj tagoj, la ŝtataj radio kaj televido instigis homojn
ĉeesti la manifestacion. Oficejoj, fabrikoj kaj vendejoj oficiale
fermiĝis por faciligi helpon. En sia lasta publika apero, la
nun eta kaj kurbigita diktatoro marteladis per siaj eternaj
paranojaj kliŝoj: la problemo de Hispanio, li deklaris, estis
“framason-maldekstrema komploto de la politika klaso,
en koluzio kun terorista-komunisma subfosado en la socia
sfero”. La diktatoro adiaŭis la homamason ploranta kaj
kun ambaŭ manoj levitaj. En la sama tago, kvar policanoj
estis mortpafitaj fare de lastatempe kreita terorista grupo,
GRAPO (Unua de oktobro Kontraŭfaŝistaj Rezistgrupoj).
Dum la sekvintaj kvin jaroj, GRAPO agus kiel danĝera
agentprovokisto kun suspektindaj polickonektoj.
Dume, manifestacioj, strikoj kaj atakoj markis la rapidan
malboniĝon de la sano de Franco. La murdoj faritaj de la
FRAP kaj ETA estis sekvitaj per tujaj reprezalioj de ekstrem-
dekstraj teroristoj. La eksponiĝo de la diktatoro al la fortaj
aŭtunaj ventoj en Madrido dum lia interveno en la Placo de
Oriento la 1-an de oktobro ekigis la eskaladon de kuracaj
krizoj, kiuj kulminis per lia morto. La 14-an de oktobro, li
manifestis akutajn gripajn simptomojn. Matene de la 15-a
147