Page 148 - heleco
P. 148
de oktobro, Franco vekiĝis kun doloro en la brusto kaj ŝultroj: li suferis gravan
koratakon. Malgraŭ tio, li daŭre laboris, ĉeestante dek unu formalajn demando-
sesiojn ĵaŭde, la 16-an de oktobro. Kontraŭ la konsilo de liaj kuracistoj, li
insistis pri prezidado de konsilio de ministroj la sekvan tagon. Liaj kuracistoj,
alarmitaj, insistis, ke li almenaŭ estu kontrolata. Dum la konsilio, la novaĵo pri
la maroka “verda marŝo” sur la hispana Saharo kaŭzis al li recidivon.
Je la 20-an de oktobro, Franco havis alian koratakon, kaj dum la sekvaj tagoj,
lia kondiĉo komencis grave plimalboniĝi. Li havis pluajn koratakon dum la
sekvaj tagoj. Oni devis fari al li konstantajn sangtransfuzojn. Dum ĉi tiu tempo,
malgraŭ la akra doloro kiun la diktatoro suferis, Martínez Bordiú provis mal-
helpi ke lia vera sanstato estu publika. La 30-an de oktobro, la diktatoro prezentis
simptomojn de peritonito. Kiam li estis informita pri la graveco de lia stato, li
ordonis, apliki la artikolon 11 de la Organika Leĝo de la Ŝtato kaj transdonis la
Ŝtatestrecon al Juan Carlos. Martínez Bordiú kaj Arias, tiam kunigitaj en paniko,
vane provis igi ke Juan Carlos akceptu provizoran nomumon, sed li rifuzis.
Post malmultaj tagoj, la princo diris al la revuo Newsweek ke li volis esti “la simbolo
de nacia unueco kaj repaciĝo”. La loĝejo de Juan Carlos, la Palaco de la Zarzuela,
iĝis pilgrimloko por liberalaj frankistoj. La septembraj ekzekutoj malkaŝis la
kadukiĝon de la reĝimo kaj vekis ĝeneralan deziron al ŝanĝo, kiu unuigis la
demokratan opozicion kun larĝaj sektoroj de la ekonomia oligarkio, la mezaj klasoj
kaj la Administracio. La espero tiam koncentriĝis en Juan Carlos. Dum la tuta
monato de novembro, la kurzo en la Madrida Borso altiĝis. La maldekstro dubis
pri kiommezure la princo estis kaptita far la frankisma reganta klaso. Tamen, en
la finaj semajnoj de Franco, la kontaktoj de la princo kun eŭropaj senditoj kaj
kun liberalaj figuroj ene de la interno sugestis ke li verŝajne provos gvidi
Hispanion direkte al demokratio.
La hospitalo kie oni estis farante al Franco la lastajn, kvankam vanaj, operacioj,
estis sieĝita fare de la gazetaro, ofertante grandegajn sumojn por fotoj de la for-
velkanta diktatoro. La doktoro Pozuelo indignite rifuzis la fabelajn proponojn nur
por malkovri poste, ke la markizo de Villaverde jam siaprofite uzis sian fotilon.
La emo de la El Pardo-kliko konservi Franco-n vivanta malgraŭ lia intensa
sufero estis ligita al la fakto ke la mandato de Alejandro Rodríguez de Valcárcel
kiel prezidanto de la Konsilio de la Regno kaj de la Korteso finiĝos la 26-an de
novembro. Se Franco povus sufiĉe resaniĝi por plilongigi la mandaton de Rodríguez
de Valcárcel, la kamarilo havus homon kapablan certigi ke la ĉefministro elektota
de Juan Carlos estu “fidinda”. Franco estis vivanta, sed nur apenaŭ: li estis
apenaŭ konscia kaj plene dependa de la kompleksa maŝinaro de vivsubteno.
Finfine, lia filino Nenuca insistis ke estu permesata al li morti en paco. La 19-an
de novembro, je la 23:15, la diversaj tuboj, kiuj kunligis lin al la maŝinoj, estis
forigitaj, sekvante la instrukciojn kontraŭvole formulitajn de Martínez Bordiú.
La diktatoro verŝajne baldaŭ poste mortis. La oficiala horo de morto estis la
5:25 frumatene de la 20-an de novembro 1975.
148