Page 149 - heleco
P. 149

Franco mortis riĉa, kun riĉaĵo de ĉirkaŭ kvarcent milionoj da eŭroj, laŭ prezoj
            de 2015. La timo de Doña Carmen pri reprezalioj estis senbaza. Kelkajn tagojn
            post sia investiĝo kiel reĝo, Juan Carlos aljuĝis al ŝi la titolon de Sinjorino de

            Meirás, kaj tiun de Dukino de Franco al ŝia filino. La sinjorino havis tempon
            kontroli la procezon de pakado kaj ŝarĝado sur kamionojn sennombrajn skatolojn
            da  juvelaĵoj,  antikvaĵoj,  pentraĵoj  kaj  gobelinoj,  kune  kun  la  paperoj  de  la

            diktatoro, por transdoni ilin al la diversaj posedaĵoj de la familio en Hispanio aŭ
            al  sekuraj  rifuĝejoj  eksterlande.  Oni  supozas  ke  kelkaj  el  la  objektoj  de  ne-
            kalkulebla  valoro  apartenis  al  la  nacio,  sed  ke  ekzistis  neniu  kontrolo  far  la
            responsuloj pri la Nacia Havaĵo.

            Malgraŭ la morto de Franco, la familio restis eksterordinare riĉa. La juvelaĵ-
            kolekto de Doña Carmen estis kolosa. En ŝia loĝejo, estis ĉambro en kiu la muroj

            estis kovritaj de la planko ĝis la plafono per kvardek kolonoj da 20 mallarĝaj tir-
            kestoj enhavantaj “pelmelon da juveloj: kolĉenoj, tiaroj, orelringoj, girlandoj, broĉoj,
            kameoj”, kaj krome estis aliaj tirkestoj plenaj da oro kaj arĝento kaj unuopaj ŝtonoj:
            perloj, diamantoj, rubenoj, smeraldoj kaj topazoj. Kaj la plej valoraj pecoj estis en

            sekuraj skatoloj en bankoj. Ili estis donacoj de hispanoj kaj eksterlandanoj kiuj
            provis gajni la favoron de la diktatoro. En la domego de la biendomo Canto del
            Pico, kiun la Franco-familio ricevis kiel donaco en 1937, tunoj da donacoj estis

            amasigitaj far la diktatoro kaj lia edzino.
            En aliaj lokoj, ekzistis tutaj magazenoj enhavantaj la donacojn kiuj estis senditaj
            al Franco. Kaj, krom la amasigita riĉaĵo, Doña Carmen ricevis malavarajn ŝtatajn
            pensiojn kiel vidvino de la ŝtatestro, kapitan-generalo kaj tenanto de pluraj medaloj.

            Oni  taksas,  ke  la  kombinita  valoro  de  la  pensioj  havigis  al  ŝi  enspezon,  kiu
            duobligis tiun de la ĉefministro (proksimume 350 000 eŭroj jare en 2019).



































              Posteularo de la diktatoro kaj beneficuloj de ĉi ties predado al Hispanio


                                                              149
   144   145   146   147   148   149   150   151   152   153   154