Page 150 - heleco
P. 150
La morto de Franco vekis esperon en tiuj, kiuj deziris demokration en Hispanio.
Neniu ŝtatestro, krom la ĉilia diktatoro, Pinochet, ĉeestis la funebraĵon. Male, en la
kronado de Juan Carlos estis kelkaj politikaj gravuloj el Eŭropo kaj Usono. Tamen,
estis egaj obstakloj survoje. La malamo en Eŭskio estis fonto de problemoj. La bunkro
estis fortikigita en la polico kaj armeo. Pli ol 100.000 falangistoj daŭre estis rajtigitaj
porti armilojn. En la ceremonio en la Korteso kiam Juan Carlos estis proklamita
reĝo, li ĵuris la frankismajn leĝojn sed, en lia iome progresema parolado, li estis mal-
varme akceptita de la deputitoj. Ĉe lia kronado, la bunkro koleris ĉar kardinalo
Tarancón admonis lin esti “reĝo de ĉiuj hispanoj”.
Jes, Franco mortis sed daŭre validis la leĝoj kiuj subtenis la frankisman reĝimon.
La procezo de demokratiigo estis longa kaj malfacila, kiel ni vidos. Sed nun
interesas precizigi ke la koruptado pludaŭris ankaŭ dum la transira procezo kaj
post la atingo de la demokratio. Pludaŭre estis kazoj similaj al tiuj jam pri-
skribitaj de SOFICO, MATESA kaj la REDONDELA-oleo. Sed estas necese
klarigi ankaŭ ke, same kiel dum la vivo de la diktatoro, la politikaj eventoj estis
en ega rilato kun koruptado. Ĉiuj politikaj intrigoj enportis koruptan teniĝon kaj
agadon. Ambaŭ, la politika disvolviĝo kaj la koruptado, samtempe estis kaŭzo kaj
rezulto unu de la alia.
Juan Carlos konsciis pri la forto kaj malbonvolo de la bunkro. Krome, ĉio, kion li
faru, devus esti ene de la malvastaj limoj de la frankisma leĝaro, al kiu li ŝuldis
sian tronon. Ĉar populara premo por reformo intensiĝis en la stratoj, Juan Carlos
implikiĝis en kompleksa sekreta intertraktado. Li sukcesis anstataŭigi Rodríguez-
de-Valcárcel-on kiel prezidanto de la Korteso per sia fidinda kandidato kaj konsilisto,
Torcuato Fernández-Miranda. Kiel ĉefministro, li kontraŭvole konservis Arias-on,
malgraŭ konsideri ĉi tiun tro obstina, ĉar li tute konsciis, ke la bunkro taksus
provoko anstataŭigi Rodríguez de Valcárcel kaj Arias Navarro samtempe.
La maldekstra eksterleĝa gazetaro ricevis la kronadon kun titoloj proklamante: “Ne
al trudita reĝo” kaj “Ne al la frankisma reĝo”. La fakto ke la unuaj agoj de Juan Carlos
celis plifirmigi lian pozicion ene de la armeo konfirmis la timon de la opozicio. Li
sendis mesaĝon al la armetrupoj, renovigante sian fidelecon al la flago kaj emfaz-
ante la rolon de la Armeo kiel garantianto de la fundamenta frankisma leĝaro.
150