Page 151 - heleco
P. 151
La nova registaro inkluzivis sufiĉe da membroj de la frank-
isma sektoro por komplezi la bunkron. Tamen, sub premo de
la reĝo, konsilita de Fernández-Miranda, Arias inkludis ankaŭ
kelkajn famajn reformistojn. Fraga, Areilza kaj Antonio Garri-
gues. Tamen, decida faktoro por la planoj de Juan Carlos
estis la nomumo de Fernández-Miranda kiel prezidanto de
la Korteso kaj de la Regna Konsilio. Lia scio pri konstitucia
juro permesus al la reĝo igi la reformon sen rompi liajn
ĵurojn. La monarko konvinkis Arias-on por la nomumo de
Adolfo Suárez kiel ministro ĝenerala sekretario de la Movado.
Por la bunkro, Suárez estis tute akceptebla, sed ŝajnoj
trompas. Same okazis kun la juna falangisto Rodolfo
Martín Villa, nomumita Ministro pri Sindikataj Rilatoj.
Arias esprimis sian decidon sekvi la ekzemplon de Franco,
kaj publike certigis ke li ne instigas «ajnan turpan deziron
al reviziismo aŭ suicid-intencojn de forigo de nia institucia
sistemo pro juko por noveco aŭ nerespondeca arbitreco». Li
reasertis sian decidon eternigi la frankismon kaj kontraŭ-
batali ties malamikojn. La opozicio postulis plenan politikan
amnestion, la leĝigon de ĉiuj politikaj partioj, liberecon de
asocio, la malmuntadon de la reĝima leĝaro kaj vertikalaj
sindikatoj, kaj la okazigo de liberaj elektoj. La ses monatoj
kiuj sekvis plenis je kolizio inter la malcedemo de Arias kaj
la reformema volo de Fernández-Miranda kaj la reĝo. La bi-
lanco kliniĝis favore al reformo danke al la mobiliziĝo de
la amasoj en la tuta Hispanio kaj la perforto en Eŭskio.
Al la strikoj en Madrido sekvis en februaro manifestacioj
postulante amnestion per pli ol okdek mil partoprenantoj
en pluraj sinsekvaj dimanĉoj en Barcelono kaj eĉ pli grandaj
en Eŭskio. Multaj eŭskoj pensis ke la perforto de ETA estis
pravigita respondo al la institucia perforto de la frankismo.
Strikoj kaj amasaj demisioj de municipaj oficistoj kontribuis
al la intensa kampanjo de manifestacioj favore al amnestio.
ETA restis aktiva. En la unuaj tri monatoj de 1976, pluraj anoj
de la civil-gvardio estis mortigitaj, same kiel iuj polic-
informantoj, al kiuj devas esti aldonitaj la kidnapo kaj posta
murdo de industriisto. Du-monata striko en la urbo Vitorio
kulminis per granda manifestacio la 3-an de marto, dum kiu
okazis polica atako, kiu mortigis kvin homojn kaj vundis pli
ol 70. Responde, estis ĝenerala striko en la tuta Eŭskio. La
frontoj kreitaj en la cetero de Hispanio, disvastiĝantaj por
altiri la moderulojn, neniam enradikiĝis en Eŭskio.
151