Page 152 - heleco
P. 152
La Komunista Partio devis akcepti, ke ĝiaj esperoj pri “nacia demokratia agado” por
renversi la frankisman sistemon estas nerealigeblaj preter Madrido kaj Barcelono.
Santiago Carrillo vidis, ke la demokratia rompo povus veni nur el intertraktado de la
reformistoj en la registaro kaj la plej moderaj opoziciantoj kvankam tia inter-
traktado favorus la socialistojn kaj kristandemokratojn, ŝajne pli “respektindajn”.
Do, li akceptis la unuiĝon de la du demokratiaj platformoj. Fine de marto ambaŭ
iniciatoj kuniĝis en la Demokratian Kunordigon kaj tio pavimis la vojon por inter-
traktado kun la reformistoj de la sistemo. La fakto, ke estis necese atingi tian
interkonsenton, montras, ke granda parto de la kontraŭstaro al frankismo havis
tamen burĝan pensmanieron kun ĉio, kion tio signifas, tio estas, aprobon de la privata
proprieto kun la malegaleco kiun ĝi implicas. Ĉu tio povas esti juĝata kiel ia
formo de socia, kolektiva korupto?
La plej flekseblaj ministroj, kiel Areilza, Suárez k. a. estis pretaj al dialogo, sed Fraga
sekvante siajn aŭtoritatemajn tendencojn, arestis la opoziciajn gvidantojn, kiuj
kunvenis la 29-an de marto por lanĉi la Demokratian Kunordigon. Li asertis ke
li planis “bati per bastonoj” la manifestaciantojn ĉe mitingo favore al la amnestio
tiam okazonta. Lia forlaso de reformismo estis miskalkulo kiu eliminis lin kiel ebla
sukcedanto de Arias kaj akcelis la karieron de Adolfo Suárez. Ĉi tiu plifirmigis sian
pozicion sen veki la suspektojn de Arias aŭ la bunkro, kiuj estis konvinkitaj ke li
estas falangisto kiu volis nur doni al la reĝimo demokratian bildon. Sed kontaktoj
kun Fernández-Miranda konvinkis Suárez-on ke lia estonteco dependis de lia subteno
al demokratio, kaj li komencis konstrui pontojn kun la “tolerita opozicio” de la kristan-
demokratoj ligita al Fernando Álvarez de Miranda. La grupo estis tre proksima al la
reĝo, kiu komencis vidi Suárez-on kiel iu kiu povus altiri malsimilajn sektorojn
de frankisma politiko. Tiu ĉi opinio estis konfirmita kiam Suárez prezentis al la
Korteso, ege elokvente, la Leĝon de Politikaj Asocioj de Arias.
Juan Carlos estis furiozigita per la aroganteco de Arias, kiu konsideris sin neanstataŭ-
ebla, kaj obstrukciis la reformojn. Arias ne kaŝis sian malestimon pri la reĝo. Ĉi
tiu donis intervjuon al Newsweek per kiu li priskribis la ĉefministron kiel “abso-
lutan katastrofon” ĉar li reprezentis la interesojn de la bunkro. La 9-an de junio, post
la parolado de Suárez, la Korteso aprobis la Leĝon pri Politikaj Asocioj, sed rifuzis
ŝanĝi la Krimkodon por permesi leĝigon de partioj. La reĝo sciis ke lia propra super-
vivo dependis de transiro al demokratio kaj ke tio, siavice, postulis politikiston
kapablan trakti kaj la bunkron kaj la opozicion. Sekve, komence de junio, dum
sukcesa vojaĝo al Usono, la reĝo petis de la Blanka Domo garantiojn de subteno.
La 1-an de julio, Juan Carlos postulis la eksiĝon de Arias.
La malgrando de la reformoj de Arias kaj la rezisto de la bunkro kontraŭ ili mis-
famigis la ekstrem-dekstraron antaŭ la cetero de la frankisma elito. La netaŭgeco
de la planoj de Arias konvinkis multajn frankistojn kaj komercistojn pri la bezono
aliĝi al la reformisma tendaro. Dume, la subprema mallerteco de Fraga plifirmigis
la unuecon de la opozicio. La sukceso de la ŝanĝprojekto dependis de la persono
elektita por sukcedi Arias-on. Por desaponto de Areilza kaj Fraga, estis nomumita
152