Page 153 - heleco
P. 153
Suárez kiel prezidanto la 3-an de julio. Lia promocio dependis
de la fakto ke lia kono pri la Movado permesus al li, sub la
gvido de Fernández-Miranda, uzi la sistemon por fari la
reformon. Baldaŭ, liaj frankistaj akreditaĵoj bridis la bunkron.
Li poste agnoskis ke la mobilizo favore al amnestio en la
dua semajno de julio konvinkis lin pri la urĝeco de
rapida kaj profunda reformo.
La plej tuja problemo estis formi registaron post kiam Areilza
kaj Fraga rifuzis partopreni en ĝi. Fernández-Miranda kaj
la reĝo konvinkis Alfonso Osorio-n esti vicprezidanto de
la registaro kaj Ministro de la Prezidanteco. Osorio, siavice,
persvadis aliajn “tacito”-anojn akcepti ministrecon. La listo
de Suárez de konservativaj katolikoj ligitaj al la plej progres-
emaj sektoroj de la hispana kapitalismo, kiel Marcelino
Oreja, pri Eksterlandaj Aferoj, kaj Landelino Lavilla, pri
Justico, estis pli sukcesa en la enkondukado de reformoj
ol oni antaŭsupozis. Ilia programo, elokvente prezentita per
televido, agnoskis la suverenecon de la popolo kaj promesis
referendumon pri politika reformo, kaj ankaŭ balotadon
antaŭ la 30-a de junio de 1977. Suárez gajnis konsiderindan
popolan simpation, sed li devis manovri inter la opozicio
kaj la malamika bunkro. Carrillo loĝis kaŝe en Hispanio kaj
la Komunista Partio estis ĉe la avangardo de amaspremo
postulante ŝanĝon. Tiun jaron okazis dekoble pli da strikoj
ol en 1976. Sen provoki la Armeon, la strategio de Suárez
estis enkonduki rimedojn antaŭ ol la fanatikuloj de la frank-
isma reĝimo povu reagi; tamen, li ankoraŭ devis igi la opozi-
cion akcepti ke demokratiigo eblus okazi nur ene de la
“leĝeco” de la frankismo.
Suárez dediĉis la monaton aŭgusto al kontaktado kun
multaj opoziciaj personecoj, inter ili Felipe González. Per
perantoj, la prezidanto akiris certigojn de Carrillo ke li
ne interrompos pacan transiron. La opozicio varbis pli kaj
pli da vrakuloj el la frankisma reĝimo. La kreado de liga
komitato sufiĉis por devigi Suárez-on plirapidigi sian politi-
kan reform-projekton. Tio siavice kaŭzis maltrankvilon
en la armeo. La reakcia generalo Fernando de Santiago y
Díaz de Mendívil, en sia pozicio kiel Vicprezidanto kaj
Ministro pri Defendo, estis ŝlosila ligo inter la militistaro
kaj civiluloj en iliaj klopodoj malhelpi demokratan reformon.
Lia influo estis rebatita iagrade per la nomumo de la pli
153