Page 154 - heleco
P. 154
liberala generalo Gutiérrez Mellado kiel estro de la Ĉef-
Stabo. La 8-an de septembro 1976, Suárez petis subtenon
por sia reformprojekto de la armeaj ministroj, la naŭ kapitan-
generaloj kaj la ĉefoj de la Ĉef-Stabo de la tri branĉoj de
la Armeo. Kun la subteno de Juan Carlos, la konvinke
deklaritaj planoj de Suárez estis senentuziasme akceptitaj,
kvankam kun la postulo ke la Komunista Partio estu eksklud-
ata el iuj estontaj reformoj. Suárez certigis, ke la inter-
naciaj fidelecoj enskribitaj en la statutoj de la kom.partio
malhelpus ĝian leĝigon. Li ne diris al ili ke, per siaj sekretaj
kontaktoj kun Carrillo, li sciis ke oni estis prilaborante la
modifon de la menciitaj statutoj kaj la postan leĝigon de
la Komunista Partio.
La Registaro aprobis la Politikan Reform-Leĝon sen opozicio
de la kvar armeaj ministroj. Kelkajn tagojn poste, aliflanke,
generalo Fernando de Santiago impete kontraŭbatalis propo-
nitan sindikat-reformon tiamaniere ke la 21-an de septembro
Suárez eksigis lin kaj anstataŭigis lin per Gutiérrez Mellado.
Poste, la rilatoj de Suárez kun la militistaro plimalboniĝis
rapide. La kolera reago de De Santiago kaj Generalo Iniesta
Cano konsistigis militdeklaron kontraŭ Gutiérrez Mellado;
ambaŭ generaloj dediĉis sin inciti puĉon far la Armeo per
artikoloj en El Alcázar. Tamen, Gutiérrez Mellado povis entre-
preni la urĝan taskon de promociado de nova generacio
de oficiroj lojalaj al la baldaŭa demokrata registaro.
Kiam la teksto de la reformo fariĝis publika, la reagoj de la
opozicio estis diversaj. La fakto ke la promesita balotado estus
okazigita sub la tiama registaro vekis timojn pri manipulado.
La Komunista Partio denuncis la tekston kiel “kontraŭ-
demokratia fraŭdo”. La PSOE estis permesita okazigi sian
27-an Kongreson. Martín Villa, Ministro pri Internaj Aferoj,
malpermesis ĉiujn publikajn komunismajn agadojn, sed
fakte li fermis la okulojn al la PCE. Suárez insinuis al la
socialistoj kaj la maldekstraj kristandemokratoj ke li faros
eĉ pli grandajn koncedojn, kondiĉe ke ili ne provokos la
Armeon per insistado pri la leĝigo de la kom.partio. Li
lerte igis Felipe González konsenti ke trofrua leĝigo estus
nerealisma. Pro ruzo kaj lerteco de Fernández-Miranda,
Suárez sukcesis realigi la reformprojekton pere de la frank-
istaj institucioj. La 8-an de oktobro, ĝi estis aprobita kun
154