Page 20 - heleco
P. 20
nio, unu elmontro de tiutipa absolutisma reĝa povo estis
la decido de la Katolikaj Gereĝoj forpeli el la lando la ju-
dojn kiuj ne konsentus iĝi kristanoj. En ilia decido atingi
religian unuecon en la lando, tiuj gereĝoj establis la Inkvi-
zician Tribunalon por persekuti ne nur la judismon sed ĉiu-
tipan devion de la doktrino de la RomKatolika Eklezio.
Kaj kion pri la korupto? Ĉu ĝi malaperis kune kun la poli-
tika potenco de la nobeloj, kiuj estis la protagonistoj de
ĝia praktikado? Tute ne, kiel ni vidos per la daŭrigo de ĉi
tiu raporto. La koruptado estas planto kiu adaptiĝas kaj el-
kreskas en ĉiuj politikaj terenoj: feŭdismo, absolutismo, li-
beralismo, kapitalismo, socialismo… Ĝuste tiam floris en
Hispanio tiu tipo je literaturo nomata “pikareska”, kiu pri-
skribas socion en kiu la koruptado estis normala afero en
ĉiuj sociaj klasoj. La nomumo de ĉiuj politikaj postenoj:
ministroj, guberniestroj, vic-reĝoj de la kolonioj, eĉ episko-
poj… dependis de la reĝoj, sed ĉiuj-ĉi postenoj estis fonto
de pliriĉiĝo de la nomumitoj.
Ni prikonsideru, ekzemple, la kazon de Kristoforo Kolom-
bo, la fama malkovrinto de la Amerika kontinento. Dum lia
vic-reĝado en la amerikaj teritorioj li distingiĝis per sia tiran-
eco, De 1494 ĝis 1508 proksimume tri milionoj da indianoj
mortis en militoj, pro sklaveco aŭ laboro en minoj. La atakoj
kontraŭ indianoj kaj la vendo de iuj kiel sklavoj estis mal-
obeo al la eksplicitaj ordonoj de reĝino Izabela, kiu klare
esprimis sian volon, ke la indianoj estu traktataj kiel reg-
atoj de Kastilio, t. e. kiel liberaj homoj. Pro tio, Kolombo estis
arestita post sia tria vojaĝo kaj sendita ĉenigita antaŭ la reĝ-
ino. Li kaj liaj fratoj estis en malliberejo dum ses semajnoj
antaŭ kiam la reĝo Ferdinando ordonis ilian liberigon. Post
mallonga tempo, la gereĝoj alvokis Kolombon kaj ties fratojn
al la palaco en Granado. Tie, la monarkoj aŭskultis la pet-
egojn de la fratoj kaj redonis al ili ilian liberecon kaj riĉ-
econ. Kolombo povis fari kvaran vojaĝon al Ameriko.
Alia notinda kazo de riĉavidemo de la nomumitaj viĉ-reĝoj
kaj toleremo far la reĝoj estis tiu de la t. n. «Granda Kapita-
no», Gonzalo de Kordovo. Ĉi tiu elstaris kiel tre kapabla milit-
isto gvidante la trupojn kiuj en Napolio bataladis favore al la
rajtoj de Ferdinando de Aragonio sur tiu regno. Fakte, li gaj-
nis la regnon por Ferdinando. Kvankam tio eble ne estas pli
ol legendo, oni diras, ke la reĝo Ferdinando la Katoliko petis
20