Page 155 - heleco
P. 155
negravaj modifoj far la Nacia Konsilio kaj, meze de novembro, ĝi estis ratifita en
la Korteso, en ambaŭ kazoj fare de tre grandaj plimultoj. Kelkaj necedemaj uloj
estis senditaj por oficialaj ekskursetoj al Panamo, tra la Karibio, kaj al aliaj estis
promesitaj sidlokoj en la estonta Senato. Multaj prokuroroj naive kredis, ke ili
estos reelektataj en la venonta balotado. Ĉi tio estis, laŭ tiel nomata, kolektiva
memmortigo, la “harakiro de la frankisma reĝimo”.
Ankoraŭ nekonfidante, ampleksa fronto de kontraŭuloj malakceptis la planojn de
Suárez submeti sian politikan reform-projekton al referendumo. Sed la alvoko al
sindeteno estis vana. La alvoko al ondo da strikoj ne interrompis la kalendaron de
reformoj, ĉar la plimulto de la loĝantaro aprobis la ŝanĝojn enkondukitajn de la
prezidanto. La ĝenerala striko de la 12-a de novembro ne fariĝis la granda nacia agado
kiun la komunistoj esperis, plejparte pro la rigoraj antaŭzorgoj prenitaj de la Minis-
tro pri Internaj Aferoj, Rodolfo Martín Villa, kiu ordonis la areston de laboristaj
lideroj en Madrido, Barcelono, k. a. Multaj opoziciaj grupoj akceptis tiam, ke trakti
kun Suárez povus konduki al reala reformo. La PSOE klinis al modereco, kiel
evidentiĝis en sia 27-a Kongreso okazinta en Madrido en decembro. La partia gvid-
antaro timis, ke eĉ se ili rifuzus partopreni en la balotado, solidare kun la komun-
istoj, multaj socialistoj voĉdonus al rivalaj grupoj. La ĉeesto de la ĉefaj socialistaj
lideroj de Eŭropo subtenis la moderan linion de Felipe González, kiu klarigis, ke
lia partio partoprenus en la balotado eĉ sen antaŭa leĝigo de ĉiuj partioj.
La rezulto de la referendumo estis venko por Suárez, sed ankaŭ por la premo de la
amasoj kiuj dum 1976 puŝis la Registaron al demokratiigo. Suárez ankoraŭ
havis du gravajn problemojn rilate al sia delikata paŭzo kun la Armeo: la leĝigo
de la PCE kaj terorismo. La unua estus solvita koste de venena rankoro en la
militaj rondoj. La dua, male, estis nesolvebla kaj, fine, estis la falo de Suárez, kiu,
mergita en la komplika tasko trafi la vojon al demokratio, ne kapablis kompreni la
postulojn de ETA aŭ kompreni ke ili havis siajn radikojn en la ekscesoj de la frank-
ismo. Por solvi tiun problemon, estus necesa amnestio por ĉiuj ETA-malliberuloj
kaj la leĝigo de la eŭska flago, sed tiaj akordigaj gestoj estis pli ol tio kion li, kaj
ĉefe la bunkro, pretis konsenti. Tamen, la leĝigo de la kom.partio estis relative
simpla. Konscia ke la cetero el la opozicio verŝajne ne riskus siajn proprajn gajnojn
por helpi la komunistojn, Carrillo kuraĝis alpreni iun iniciaton. Kaŝe loĝanta en
Madrido, li decidis trudi ian situacion okazigante gazetaran konferencon la 10-an
de decembro kun pli ol 70 hispanaj kaj fremdaj ĵurnalistoj. Ĉi tio estis provoko por
Martín Villa, sed la vortoj de Carrillo al la ĵurnalistoj estis akordigaj. Li asertis ke
se la PCE estus permesita kandidatiĝi en la elektoj, la komunistoj kunlaborus en la
kreado de socia kontrakto por trakti la ekonomian krizon, signifa oferto surbaze
de la komunista influo en Laboristaj Komisionoj. Martín Villa ordonis la areston de
Carrillo, kiu restis en prizono dum ok tagoj, sed finfine Suárez liberigis lin, ĉar
proceso damaĝintus lian kredindecon kiel reformanto. Tiele, Suárez faris egan
paŝon al la leĝigo de la PCE.
155