Page 156 - heleco
P. 156
Tio povis nur kolerigi la bunkron, ĉefe la armean estraron.
Post kiam Suárez anoncis sian reformprojekton, GRAPO
lanĉis fajne dizajnitan kampanjon por malstabiligi la landon,
laŭ la linioj de la ekstrema dekstro en Sudameriko kaj Italio.
Ĝi komenciĝis per serio da bombatakoj, kiuj kreskadis dum
la etapo antaŭ la referendumo kaj kulminis per la kidnapo
de Antonio María de Oriol y Urquijo, prezidanto de la Ŝtata
Konsilio. La fakto, ke la referendumo pri demokratia reformo
finiĝis per favora voĉdono de ega plimulto el la balotantoj,
igis la GRAPO pliintensigi la provokadon per la kidnapo
de Generalo Emilio Villaescusa Quilis, prezidanto de la Plej-
supera Konsilio de Milita Justico. En la sama tago, ekstrem-
dekstraj teroristoj murdis kvin homojn, el kiuj kvar estis
komunistaj laborist-advokatoj, en advokata firmao en la
madrida kvartalo Atocha. Carrillo ne lasis sin provoki kaj
anstataŭe alvokis por trankvilo. Ĉe la funebraĵo de la vik-
timoj, la Kom.Partio organizis kolosan manifestacion de
silenta solidareco. Tiu elmontro de la komunista forto kaj
disciplino ne nur profunde impresis Suárez-on, sed ankaŭ
dispelis multon el la popola opono al leĝigo de la Komun-
ista Partio. Ŝanĝe de agado kontraŭ la bunkroperforto, opo-
zicia delegacio ofertis al Suarez komunan deklaron kondamn-
ante la terorismon kaj postulante la subtenon de la nacio
al la registaro. La implica agnosko ke Suárez apartenis al
la demokratiaj fortoj donis flugilojn al lia pozicio.
Suárez povis organizi la promesitan ĝeneralan balotadon,
sed tio estis nur paŝo al lia fina celo. La celo de la projekto
estis garantii la politikajn kaj ekonomiajn interesojn de la
frankisma pov-strukturo kiu, male ol la bunkro, alianciĝis kun
la monarkio. Por tio necesus krei centrodekstran partion
kun balotperspektivoj. La progresemaj eksfrankistoj, kiuj
tiam ariĝintaj en la demokratiajn vicojn, haste prepariĝis por
la balotado. Fraga kreis dekstran partion kunlabore kun
ses aliaj eks-frankismaj figuroj, kiel Laureano López Rodó.
Ili esperis altiri la sektoron de la socio kiu estis formita de
preskaŭ 40 jaroj da frankisma propagando. La kontrolo de
la amaskomunikiloj kaj la eduka sistemo kreis tion, kion oni
nomis “sociologia frankismo”. Per ega subteno de la bankoj,
la partio de Fraga, Alianza Popular (Populara Alianco), estis
fondita jam en septembro de 1976. Parto el ĝia financado
venis kontraŭleĝe de la Kristana Socia Unio de Franz Josef
156