Page 157 - heleco
P. 157
Strauss. Hans Hoffmann, membro de la ekzilita nazia komunumo en Hispanio,
kreis la Fondaĵon Hanns Seidel kaj ties mono estis enkanaligata al Alianza
Popular. Fakte, kiel ĝia alinoma, la Popola Partio, la partio de Fraga estis ofte
akuzita je korupto. Ankaŭ la Socialista Partio ricevis germanan monon de la
Stiftung Friedrich Ebert. Tra la tempo, la serĉo de balotfinancado igis aliajn
politikajn partiojn engaĝiĝi en korupton.
La strategio de Fraga konvinkis Suárez-on ke plej konvene por li estus krei propran
centran partion. Li kreis la Union de la Demokrata Centro (UCD) profitante la bezo-
non de aliancoj de multaj malgrandaj centro-dekstraj partioj. Lia venka atuto
estis la kontrolo de ŝtata Radio-Televido kaj la maŝinaro de la loka administracio.
La UCD estis kuniĝo de kvin ĉefaj grupoj, kiuj siavice estis konsistigitaj de pluraj
grupoj. Laŭ la pasado de la tempo, ĉiuj kontribuis al la disrompiĝo de la UCD,
sed en 1977 ĉiuj ili volis esti parto de balote profita partio. Ideologiaj, personaj
kaj moralaj konsideroj restis dualoke en la senkompata postkuro de profitdonaj
aliancoj. La kontrolo far Suárez de la balotmaŝinaro de la ŝtato donis al li egan
potencon. Neeviteble, la kandidat-listoj de la UCD estis plenigitaj per viroj kiuj
estis prokuroroj en la frankisma korteso, burĝaj kaj municipaj registarpostenoj,
ŝtatindustrioj, Radio-Televidaj, aŭ altrangaj oficialuloj. La reala potenco en la
UCD apartenis al Suárez kaj liaj iamaj kolegoj en la frankisma reĝimo kaj, en
pli malgranda mezuro, al la “baronoj” de la malsamaj grupoj kiuj konsistigis la
partion. En la politika potenco, la UCD-deputitoj estis ambiciaj viroj ĉefe
devontigitaj al siaj propraj karieroj. La plimulto konservis proksimajn rilatojn kun
la komerca mondo, la industrio kaj, ĉefe, la bankoj. La UCD estis do la ideala
ilo por garantii ke, en la transiro de diktatora reĝimo al demokratia reĝimo, la
vera potenco de la Registaro restu en la manoj, se ne de la sama personoj kiel
antaŭe, almenaŭ de sufiĉe konservativaj individuoj por garantii la ekzistantan
strukturon de la ekonomia kaj socia potenco.
Paralele al la formado de la UCD, aliaj partioj estis leĝigitaj. La problemo ankoraŭ
estis la PCE. La bunkro kaj la Armeo estis neflekseble malfavoraj al ĝia leĝigo, sed
sen ĝi demokratio estis nekompleta. Suárez prokrastis ĝin tiel longe kiel li povis,
sed la 27-an de februaro li renkontiĝis kun Carrillo. Ŝanĝe leĝigo, Carrillo promesis
akcepti la monarkion, adopti la ruĝ-flavan flagon kaj lian subtenon por estonta
socia pakto. La 9-an de aprilo, dum plejparte el la politika kaj armea elito estis ĝuante
la paskan semajnfinon, Suárez, fidante je la konsento de la Armeo, anoncis la leĝ-
igon de la Komunista Partio, kio altiris al li ferocan malamon de la bunkro, kiu
konsideris tion kiel malnobla perfido al la venko de Franco en la Civil-milito. La
Ministro de la Mararmeo, Admiralo Pita da Veiga, eksiĝis. Malgraŭ la klopodoj de
Suárez la 11-an de aprilo por pravigi tion kion li faris al la ĉefkomando, estis klare
ke la opozicio de la militistaro estis konsiderinda. Kiel sekureciniciato, esencaj
armeunuoj estis lasitaj preskaŭ sen nafto. La leĝigo de la PCE estis necesa parto de
la transiro, sed ankaŭ donaco al la bunkro. En la kazernoj, serio da “patriotaj
157