Page 158 - heleco
P. 158
konsiloj” distribuis propagandon, supozeble kreitan fare de eks-
tremistoj kiel Girón, Utrera Molina, kaj Blas Piñar, denuncante la
“perfidon” de Suárez. Sektoroj de la armeo venis al la konklu-
do ke necesus interveni en politikon. Admonoj al armea subfos-
ado estis publikigitaj ĉiutage en la gazetaro de la bunkro.
La balotkampanjo okazis en festa etoso; okazis amasaj mitingoj
organizitaj de la Socialista kaj la Komunista partioj. La UCD-
kampanjo baziĝis sur la televido, gazetaro kaj radio. Dek-ok
milionoj da homoj voĉdonis, preskaŭ 80 elcentoj de la balot-
listo, kaj 90 procentoj el ili klare voĉdonis por la ŝanĝo. Tiu
popola deziro pri ŝanĝo sed ne al konfronto estis favora al
Suárez kaj Felipe González. Male, Carrillo kaj Fraga vekis
memorojn de la pasinteco. Malgraŭ iliaj abundaj monrimedoj,
la viciĝo de gravaj frankistoj en Populara Alianco ne helpis ilian
aferon, ĉefe pro la nostalgio de Arias Navarro kaj la impeto de
Fraga. La dekstra gazetaro profitis la ĉeeston de komunistaj
figuroj el la milito en la listoj de Kom.Partio, kiel Carrillo aŭ
Dolores Ibárruri, por veki timon pri interna milito. Aliflanke,
la moderna bildo de Felipe González kaj la prestiĝo, kiun la sub-
teno de la eŭropaj socialismaj gvidantoj donis al li, igis lin serio-
za rivalo por la gvidanto de la UCD. Suárez rifuzis parto-
preni ajnan debaton kun la lideroj de aliaj partioj, fidante je
la amaskomunikiloj kaj bone financita reklamkampanjo. La pro-
pagandaparato de la UCD ege laboris por altiri virinojn, profit-
ante la korpan aspekton de Suárez kaj kreante bildon de devota
familioviro kaj katoliko. Kiel atendite, la UCD venkis en la
baloto, per 34,3 elcento de la voĉoj; sed la socialistoj restis
duavice kun 28,5 elcento. La Kom.Partio triavice kun 9,3
elcento kaj Populara Alianco kvaravice kun 8,4 elcento.
La kreado de demokratia registara sistemo, en tiu ĉi kunteksto,
estis ebla danke al la lerteco de Adolfo Suárez kaj liaj konsil-
istoj, al la persistemo de Juan Carlos sed, ĉefe, al la modereco
de González, Carrillo kiuj multe foroferis favore al la tuja celo
de demokratio. Formala politika demokratio estis granda atingo
post 38 jaroj da diktaturo, sed nur timema unua paŝo. Krome,
ĝi faris nenion por forigi la koruptajn praktikojn hereditajn de
la frankisma reĝimo kaj antaŭaj. La simpla problemo de lanĉado
de kandidatoj por naciaj kaj lokaj balotoj ofte signifis ke la
etiko de novaj rekrutoj ne povus esti adekvate kontrolita.
Praktikoj kiuj estis konsiderataj normalaj sub la frankismo, kiel
ekzemple la privata uzo de oficialaj veturiloj kaj vojaĝaj kaj
158