Page 159 - heleco
P. 159
reprezentaj monhelpoj, daŭris kun la argumento ke “nun
estas nia vico”. Kun venko en la balotoj kiel la ĉefa pri-
oritato, tio estis neevitebla, precipe kiam temis enspezi
financojn por la partioj. Espero pri socia kaj ekonomia
reformo estis diskrete forlasitaj. Ekzistis neniu puno por
tiuj kiuj profitis el la fruktoj de venko en la Civil-Milito
kaj nenia justico por iliaj viktimoj. Multaj frankistaj rol-
uloj restis en pozicioj de potenco simple transirante el la
frankisma reĝimo al la UCD. Eble neeviteble, en kunteksto
de kreskanta inflacio kaj senlaboreco, dum la sekvintaj
kvar jaroj popola entuziasmo turniĝis al elreviĝo.
La problemoj kiuj eluzigis la demokration en la postaj
kvar jaroj —puĉoj, terorismo kaj ekonomia stagno— ne povus
esti solvitaj per la simpla ekzisto de modera voĉdonant-
aro. Neeviteble, pro siaj proksimaj ligoj al la financa kaj
industria elito, la UCD havis nur malmulte da intereso
fari strukturajn reformojn. La prioritato de la nova regist-
aro devis konservi la unuecon de dividita partio kies
membroj celis plejparte akiradon de alte pagitaj oficialaj
pozicioj. La personaj amikoj de Suarez estis bone repre-
zentitaj en la registaro; inter ili estis la nova Vicprezid-
anto pri Politikaj Aferoj, Fernando Abril Martorell. La
kapablo de la prezidanto kontentigi la esperojn de la
voĉdonantaro estis limigita de la kostoj teni sian hetero-
genan partion unuece, de la manko de absoluta plimulto
en la Kortesoj, de la bezono krei konstitucian kadron
kiun ĉiuj povus akcepti, de la postuloj por aŭtonomeco
de iuj regionoj kaj, ĉefe, de la ĉiutaga perdo de energio
pro la kontraŭdemokratia perforto de la ekstrema dekstro
kaj la ekstrema maldekstro. Senĉese estis necese atingi
interkonsentojn antaŭ la plej gravaj voĉdonadoj en la
Kortesoj, kaj ene de la UCD kaj kun la aliaj partioj.
Sia propra karaktero kaj la problemoj kiujn li renkontis
signifis ke Suárez kutimis ŝlosi sin en fumplenaj oficejoj.
Lia kutima maniero atingi interkonsentojn, sekrete kaj mal-
antaŭ la kulisoj, kaj la ĉiutaga nervozeco kaj timo, kiujn
la ETA-terorismo deĉenigis, transformis la optimismon
de 1977 en la elreviĝon de 1980.
La akraj streĉiĝoj en Eŭskio, kiuj ekestis dum la frankismo,
estis sufiĉe intensigitaj per la konduto de nereformitaj
policoj. Multaj eŭskoj kredis ke faŝisma subpremo daŭre
ekzistis, kvankam sub alia nomo. La kutimoj de polica
159