Page 160 - heleco
P. 160
perforto ne malaperis kaj, eĉ ekster Eŭskio, en 1977 okazis pluraj skandaloj. En
aŭgusto, la socialista deputito por Santandero, Jaime Blanco, estis batita de la
polico dum mitingo. En decembro, polico ekpafis kontraŭ renkontiĝo de andaluzaj
naciistoj en Malago, mortigante unu viron kaj vundante ses aliajn. Post kelkaj
tagoj, studento estis pafmortigita en la Universitato de La Laguna, en Tenerifo.
Kiam Martín Villa apogis la policon kaj faris nenion kontraŭ la respondecaj, li denove
estis kondamnita kiel frankisto en la Kortesoj fare de Alfonso Guerra. Martín Villa
kun la polico kaj Gutiérrez Mellado kun la Armeo alfrontis la saman personar-
problemon kun kontraŭdemokratia formacio. Necesaj reformoj estis evititaj pro
timo de ribeloj. Ĝis la jaro 1979, Martín Villa estis nekapabla trudi ampleksajn
reformojn al la polico.
La leĝigo de la Komunista Partio intensigis kontraŭdemokratiajn konspirojn en la
superaj rangoj de la armetrupoj, instigitaj de la ultra gazetaro, dum la kazernoj
estis plenigitaj je pamfletoj postulantaj armean intervenon. La spionservoj ne
transdonis informojn pri la konspirantoj. Origine kreita por ekstermi liberalismon
en la Armeo, la armea inteligenteco estis radikale faŝisma laŭ sia konsisto, celoj
kaj metodoj, do la armeaj malamikoj de la demokratia reĝimo havis valoregan
helpon. La Suárez-registaro provis reformi la spionservojn kreante la Plejalta
Centro de Informado de la Defendo (CESID). Heredinto de la kunlaborantaro de
ĝiaj diversaj frankismaj antaŭaĵoj, la CESID formis paralelan potencostrukturon
kiu ne kunhavis la fidelecon al la reĝo de armea hierarkio de Gutiérrez Mellado.
Malgraŭ indico ke CESID spionadis ministrojn kaj aliajn politikistojn malsukcesante
priesplori puĉistojn, la registaro fermis la okulon. La kontraŭdemokratia furiozo
en la Armeo estis rimarkinda en la aŭtuno de 1977. Meze de septembro de tiu
jaro, Generalo Fernando de Santiago gastigis tritagan kunvenon de elstaraj
generaloj en Játiva (Valencio). Ili volis ke la reĝo nomumu registaron de nacia
savo prezidita de De Santiago. Malgraŭ oficiala neo, ĝeneraligitaj onidiroj pri
ĉi tiu sensanga puĉo elmontris la minacon de armea interveno. Paralele estis
organizitaj civilsubtenaj retoj por subfosado. La organizantoj de la propagandaj
kampanjoj de la “patriotaj konsilioj” supozeble preparis siajn adeptojn por
alpreni kontrolon de la publika administrado, loka registaro kaj komunikado en
la okazo de puĉo. Timante ekigi armean intervenon, la registaro faris neniun
agon kontraŭ la partoprenantoj en la renkontiĝo de Játiva.
Gutiérrez Mellado provis kontroli la militistaron per strategiaj translokigoj kiel
tiu de la ekstremdekstra Generalo Jaime Milans del Bosch al Valencio. La
ŝanĝoj de Gutiérrez Mellado nur instigis la suspektojn de la militistaro ke la
registaro estis nedecidema, enmiksema, kaj rankora. Alia pruvo de malforteco estis
ke la kolonelo Antonio Tejero de la Civilgvardio estis punita nur per unumonata
aresto en la kazerno, malgraŭ esti preskaŭ provokinta masakron en Malago la 8-an
de oktobro, kiam, laŭ liaj ordonoj, rajtigita manifestacio estis detruita fare de
tre armitaj civil-gvardistoj. Lia nerespondeca brutaleco igis lin kulta figuro
inter la ekstremdekstrularo.
160