Page 161 - heleco
P. 161
Malgraŭ la eŭska terorismo, Suárez faris rimarkindan progre-
son en la solvado de la problemo de Katalunio. Danke al la
mediacio de la bankisto Manuel Ortínez, Suárez establis
proksiman rilaton kun la 77-jara ekzil-prezidanto de la Gene-
ralitat de Catalunya (Politika ento de regiona suvereneco),
Josep Tarradellas. La rezultoj de la balotado de la 15-a de
junio en Katalunio konsciigis Suárez-on pri la «kataluna
problemo». La UCD estis tie venkita de du el la katalunismaj
partioj, la socialista PSC kaj la komunista PSUC. Tiel, fine
de junio, Tarradellas estis invitita al Madrido kaj komencis
penigajn intertraktadojn kun la ĉefministro. La Reĝo Juan
Carlos ludis gravan rolon por la interkonsento. Ŝanĝe de la re-
starigo de la Generalitat, Tarradellas promesis lojalecon de Ka-
talunio al la monarkio, akcepton de la unueco de Hispanio kaj
respekton por la armetrupoj. La renkontiĝo estis teatra gesto
kiu malgravigis la balotan venkon de la katalunaj maldekstr-
emaj partioj kaj reasertis la emon de Suárez regi per kaŝaj
intertraktadoj. La interkonsento kun Tarradellas estis ege
populara sukceso, sed ĝi estis atingita je la prezo de la ran-
koro de la militistaro.
La progreso kun la eŭskoj estus multe pli malrapida pro la temo
de amnestio por ETA-kaptitoj. Komence de oktobro, la opozi-
cio premadis ke amnestio ne nur estu donita al la ETA-anoj,
sed ankaŭ al la armeaj oficiroj kiuj batalis por la Respubliko
dum la Civita Milito kaj eĉ al la ekstremdekstraj teroristoj
respondecaj pri la masakro de Atocha. Suárez renkontiĝis kun
reprezentantoj de ĉiuj partioj, sed li avertis ilin, ke li al-
frontas tion, kion li nomis la “faktaj potencoj”, tio estas, la
potencaj entoj kiuj gardis la demokratian reĝimon: la Armeo,
la bankoj. kaj, en pli malgranda mezuro, la Eklezio. Tio klar-
igas kial la amnestio aprobita en la Korteso la 14-an de ok-
tobro ekskludis kaj respublikanajn oficirojn kaj membrojn de
la Demokrata Armea Unio. Tamen, tiu amnestio, ratifita per la
preskaŭ unuanima voĉdono de la Korteso, ŝajnis simboli re-
paciĝon. Kiel bazo de la tiel nomata “pakto de forgeso”, ĝi
estus unu el la kolonoj de la transiro al demokratio. La leĝo
estis ankaŭ akompanita de la detruo de la arkivoj de la sub-
prema aparato de la frankisma reĝimo.
Tamen, la fantomo de armea rankoro pendis super la inter-
traktadoj pri eŭska aŭtonomio. La eŭska registaro en ekzilo
estis pli grava ento ol la simbola kataluna Generalitat. Suárez
ne pripensis atingi interkonsenton kun la eŭska lendakari,
161