Page 162 - heleco
P. 162
Jesús María de Leizaola, kiel tiu kiun li fermis kun Tarradellas. Aliflanke, en kom-
plikaj cirkonstancoj, la vicministro por la Regionoj, Manuel Clavero Arévalo, kon-
sentis kun parlamentaj reprezentantoj de la Eŭska Naciisma Partio kaj la eŭskaj
grupoj de la PSOE kaj la UCD krei la Ĝeneralan Eŭskan Konsilion, kun kiu la
Registaro intertraktus problemojn pri aŭtonomio. Tiamaniere, la plej radikalaj
separistoj estis ekskluditaj, do ili rigardis la procezon kun suspekto. La plej
polemika afero estis la situacio en Navario. Por la eŭskaj naciistoj, la provinco
estis parto de Eŭskio; por la Armeo, la UCD kaj la dekstraro ĝenerale kaj la
navara dekstraro aparte, ĝi estis la lulilo de la hispana naciismo. Krome, nek la
PSOE nek la PCE estis favoraj al la inkludo de Navario en Eŭskion. Sekve, la
Statuto de Aŭtonomeco de Eŭskio, kiu ekvalidis la 25-an de oktobro 1979,
limiĝis al la tri eŭskaj provincoj Biskajo, Gipusko kaj Alavo.
Sed el la plej neverŝajnaj areoj de Hispanio, postuloj de aŭtonomio ekestis kiel
respondo kaj al la korupto kaj neefikeco de lokaj registaroj sub Franco kaj al la
ekonomiaj malekvilibroj hereditaj de la reĝimo. Clavero Arévalo provis kontentigi
la lokajn aspirojn sen provokado de la militistaro, per kreado de dunivela sistemo.
La tri historiaj naciecoj, Katalunio, Eŭskio kaj Galegio, estis permesitaj ellabori
statutojn de aŭtonomio kiuj poste estus submetitaj al loka referendumo. Dek tri
aliaj regionoj, kelkaj malgrandaj kiel Kantabrio, aliaj grandaj kiel Andaluzio,
estus regitaj per malpli precizaj reguloj. Ne necesas diri, ke la procezo helpis flamigi
la malkontenton de la militistaro kun la demokratia reĝimo. Pri aliaj aferoj, tamen,
la aŭtuno kaj vintro de 1977 atestis kunlaboron kaj oferon inter la ĉefaj politikaj
partioj, kiel simbolas la socia interkonsento subskribita fine de oktobro fare de
reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj partioj, kiu okazis nomita “la Moncloaj Paktoj”.
Suárez profitis, ke Santiago Carrillo akceptis, ke la lando estas tro malforta eko-
nomie kaj la sano de la ĵus naskita demokratio tro delikata por elteni maldeks-
trajn postulojn. La Moncloaj Paktoj estis esence plano je aŭstereco, kvankam
ilia celo estis establi komunan respondon al la terorismo, same kiel al inflacio,
senlaboreco kaj la kreskanta komerca deficito. Kun inflacio je 29 elcento, la mal-
dekstro akceptis salajrolimojn kaj aliajn dispoziciojn por limigi krediton kaj regist-
arajn elspezojn. Interŝanĝe, la registaro promesis gravan struktur-reformon, ĉefe
en agrikulturo kaj la impost-sistemo, la reorganizadon de la polico, kaj la redonon
de la konstruaĵoj, gazetoj, kaj sindikat-fondusoj konfiskitaj fare de la frankistoj
post la Civita milito. En la realo, la Registaro plenumis malmultajn el siaj promesoj
kaj la laborista klaso estis la plej trafita de la ekonomia krizo. Dum la sekvaj tri
jaroj, la inflacio falis al 15 procente, kaj la senlaboreco ŝvebis de 7 al preskaŭ
13 procente, pro bankrotoj kaj fermoj de fabrikoj kaŭzitaj de mon-politikoj.
Malgraŭ la espero ke la demokratio solvus ĉiujn misaĵojn de Hispanio, tia sever-
eco kontribuis al tia ĝeneraligita seniluziiĝo kiu estis konata kiel “desencanto”
(seniluziiĝo, elreviĝo).
La redaktado de Konstitucio estis grava jura tasko; la konstitucia pakto signifis
paŭzon inter la politikaj partioj kiuj faciligis ĝin. Malgraŭ malakordo pri iuj
162