Page 163 - heleco
P. 163
temoj, stabila progreso estis farita sub la prezidanteco de Emilio Attard. La
interkonsiliĝoj finiĝis la 20-an de junio. Ĝi ne kontentigus la ultradekstrulojn
aŭ la tiamajn eŭskajn naciistojn aŭ la katalunistojn de kvardek jaroj poste, sed
la moderigo de la teksto kaj la garantio de bazaj liberecoj certigis al ĝi vaste
favoran popolan akcepton. La sukcesa kariero de Suárez venis al fino en 1978
pro la pliiĝo de la strata deliktado kaj kreskanta senlaboreco. La ekstrema
dekstro asertis, ke la krimuloj estas maldekstruloj, kiuj estis liberigitaj el mal-
liberejo danke al la amnestio. La maldekstraro argumentis ke la polico provis
erozii demokration permesante al krimo foriri de kontrolo. Estis, kompreneble,
okulfrapa kontrasto inter la brutala efikeco de la polico sub Franco kaj ilia ŝajna
senpoveco sub la demokratia reĝimo. La demando pri leĝo kaj ordo eroziis la
popularan kredindecon de la registaro de Suárez, kvankam estus la terorismo
de ETA kaj la armea respondo al la agoj faritaj de la bando kiuj finfine detruis
ĝin. La ĝenerala konvinko en Eŭskio, ke Martín Villa aprobis la brutalecon de la
polico akcelis la subtenon al ETA. La daŭra kresko de la senlaboreco kaj la mal-
sukceso de la registaro efektivigi la reformojn promesitajn de la Moncloaj Paktoj
igis la PSOE kaj la liberalan gazetaron konkludi ke la UCD estas la marioneto
de la Hispana Konfederacio de Komercaj Organizoj (CEOE), dekstrula organizaĵo
de dungantoj. La populareco de Suarez komencis malkreski.
La pasado de la tempo ne akordigis la armetrupojn kun la demokratia reĝimo.
La necesaj klopodoj de Gutiérrez Mellado por promocii progresemajn oficirojn
devigis lin preteriri la rigidan sistemon de plirangigoj bazitaj sur strikta servo-
daŭro, kiu ofendis tradiciistojn kiuj ne estis nepre puĉsubtenantoj. La grandega
pliiĝo en defenda elspezo, kun 21-procenta salajra kresko, malmulte helpis
kreskigi armean lojalecon. La Registaro estis kaptita inter la malamikeco de la
veteranaj oficiroj rilate al la proceso de regiona sencentraligo kaj la premo de
la eŭskoj por akceli la procezon. La 85 viktimoj de terorismo en 1978 triobligis
la nombron de la antaŭaj du jaroj. La intensiĝo de la perforto de ETA kontraŭ
la polico kaj militistaro provokis brutalan respondon de la sekurecaj taĉmentoj
kiuj, siavice, havigis al ili subtenon. ETA kaj la ekstrema dekstraro formis kon-
trapunkton de subpremo kaj teruro. En la dua duono de 1978, la polico kaj la
Civil-Gvardio estis iomgrade for de la kontrolo de la Registaro. Ĝia senpoveco
antaŭ brutalaj agoj konfirmis la disvastiĝintan ideon en Eŭskio, ke la hispanaj
sekurecaj taĉmentoj estas eksterlanda okupa armeo kontraŭ kiu la agoj de ETA
konsistigis legitiman defendon. La registaro ŝajnis paralizita de multaj murdoj de
policanoj fare de la terorista grupo. La agoj de sendistinga terorismo komencis
redukti popolan subtenon al ETA, kvankam ne sufiĉe por helpi Suárez-on. La
ondo de atencoj igis la registaron fari plurajn provojn negoci armisticon, vane
ĉar ETA volis provoki la Armeon okupi Eŭskio kaj tiel, ili esperis, provoki
nacian revolucian ribelon. Simpatio al ETA estis plejparte konservita pro la
agadoj de ekstremdekstraj terorismaj taĉmentoj kaj la maldisciplino de la
polico. ETA ne estis timigita kaj establis “revolucian imposton” al eŭskaj
163