Page 164 - heleco
P. 164

komercistoj  kaj  ripetis  ĝiajn  atakojn  kontraŭ  armeo-
                                     ficiroj dum la aŭtuno kaj vintro de 1978.

                                     La ekstremdekstra gazetaro komencis kompari la situacion
                                     kun tiu, kiu antaŭis la ribelon de 1936 kaj denuncis la novan
                                     konstitucion kiel inspiritan komunistan atakon kontraŭ
                                     la nacia unueco. La Korteso aprobis la Konstitucion la

                                     31-an de oktobro de 1978, kun 363 voĉdonojoj favoraj, 6
                                     kontraŭaj kaj 13 sindetenoj. La politiko de Gutiérrez Mellado
                                     de strategiaj promocioj iom post iom malpliigis lian apogon

                                     en la Armeo. Iuj pensis ke ili devus agi antaŭ ol demokra-
                                     tio estis plu plifirmigita per la konstitucia referendumo
                                     fiksita por la 6-an de decembro. Tiel, ili ellaboris planon

                                     por kidnapi Suárez kaj lian registaron la 17-an de novem-
                                     bro kiel la unua paŝo al altrudo de registaro de “nacia savo”
                                     kiu suspendus la Kortesojn kaj intensigus la malpuran

                                     militon kontraŭ ETA. La projekto estis nomita Operacio
                                     Galaxia, laŭ la kafejo kie Leŭtenanto Kolonelo Tejero
                                     de  la  civil-gvardio  kaj  Kapitano  Ricardo  Sáenz  de
                                     Ynestrillas, de la Nacia Polico, elpensis la provon. La

                                     dato estis elektita ĉar en tiu tago la reĝo kaj multaj ĉefaj
                                     oficistoj estis atenditaj troviĝi ekster Madrido, kaj granda
                                     nombro da ekstrem-dekstruloj, multaj el ili armitaj, estis

                                     atenditaj por la memorfesto de la datreveno de la morto
                                     de  Franco,  la  20-an  de  novembro.  En  ĉi  tiu  kazo,  la
                                     intrigo estis malkovrita ĝustatempe. Tejero kaj Sáenz de
                                     Ynestrillas estis arestitaj, sed nenio estis farita por mal-

                                     helpi agadojn ligitajn al la planita puĉo. Multaj oficial-
                                     uloj kaj spionservoj estis konsciaj pri la intrigo, sed ne
                                     raportis ĝin ĉar ili preferis atendi kaj vidi kio okazos. La

                                     ŝajna senpuneco de Tejero instigis la penson ke li kaj liaj
                                     samideanoj estis imunaj kontraŭ enketo. Krome, pro pura
                                     timo, politikistoj trans la parlamenta arko, eĉ tiuj de la reg-

                                     istaro, estis ĉiam pli respektemaj al la armea hierarkio.
                                     La onidiroj pri la puĉo ne deadmonis ETAn intensigi la
                                     atakojn kontraŭ la polico kaj civil-gvardio. Tiel, la refe-
                                     rendumo pri la konstitucia teksto okazis la 6-an de decem-

                                     bro en streĉa etoso. Tamen, malgraŭ nacia sindeteno de
                                     32,3 elcento, la rezulto estis klara popola subteno de la
                                     konstitucio. La sindeteno estis simptomo de kreskanta el-
                                     reviĝo kun la politiko. La Registaro esprimis zorgon pri

                                     la rezultoj en Eŭskio, kie la sindeteno atingis 51,1 el-centon
                                     de la voĉdonantaro kaj la nea voĉdono konsistigis 23,54
                                                        164
   159   160   161   162   163   164   165   166   167   168   169