Page 21 - heleco
P. 21
kontojn al Gonzalo pri tio kion li elspezis en Napolio. Ĉi tio estus vidita de li
kiel insulto. Oni transskribas la kontojn tiele:
Por pioĉoj, ŝoveliloj kaj sarkiloj, cent milionoj da dukatoj; por almozoj por ke
monaĥoj kaj monaĥinoj preĝu favore al la hispanoj, cent kvindek mil dukatoj; por
parfumitaj gantoj, por ke la soldatoj ne flaru la fetoron de batalo, ducent milionoj da
dukatoj; por anstataŭigi la sonorilojn difektitajn de la kontinua sonorado de venko,
cent sepdek mil dukatojn; kaj, finfine, pro la pacienco devi malsupreniri al ĉi tiuj
bagateloj de la reĝo, al kiu mi donis regnon, cent milionojn da dukatoj.
Ĉu la anekdoto veras aŭ ne, la esprimo «la kontoj de la Granda Kapitano» restis
kiel frazo farita kiel taŭga respondo por klarigo petita pri io, kio ne decas aŭ oni
ne rajtas peti. La fakto mem ke en Hispanio oni taksas tre oportunan tiutipan
respondon montras ke en ĉi tiu lando estas ĝenerale akceptata ke la altranguloj
kiuj plenumis gravajn servojn rajtas enspezi, eĉ kontraŭleĝe, egajn monsumojn.
T. e. en Hispanio la koruptuloj ne perdas la popolan favoron kaj simpation. Pri
tio ni vidos abundajn ekzemplojn laŭlonge de ĉi tiu longa raporto.
Kiam okazis tio de la kontoj de la Granda Kapitano, se tio vere okazis, jam estis
forpasinta la reĝino Izabela en 1504. Tiam la reĝo Ferdinando jam estis reĝo de
Aragonio kaj post la venka kampanjo de Gonzalo de Kordovo li iĝis ankaŭ reĝo
de Napolio. Sed dume li estis klopodante al si la akiron de pliaj du regnoj, tiu de Na-
vario, kiun fine li sukcesis konkeri, kaj la alia estis la regno de Kastilio mem.
Post la morto de lia edzino heredis la kronon de tiu regno la filino de ambaŭ, Jo-
hanino, kiu pasis al la historio kun la kromnomo de “la frenezulino”; ni memoru
ke ŝia avino, la patrino de Izabela, estis tute freneza dum la lasta etapo de sia vi-
vo. Tiu Johanino, filino de la Katolikaj Gereĝoj, estis edziniĝinta al Filipo, tiel
nomita “la Bela”, filo de la imperiestro de Aŭstrio. Fakte estis ĉi tiu kiu reĝadis
en Kastilio pro la evidenta mensa malsano de lia edzino. Tiu situacio tute ne plaĉis
al Ferdinando kiu ne estis forgesinte ke li havis pli grandan dinastian rajton al la
kastilia krono ol sia forpasinta edzino. Lia tiama politiko evidentigas ke li estis in-
tencante ripari la maljustaĵon faritan kontraŭ li far la kastilia partio de Izabela. Li
aranĝis novan edziĝon kun la celo naski idon kiu heredos ĉiujn regnojn kiujn li es-
tis kolektint/ant/e. Iuj historiistoj asertas ke li proponis geedziĝon al Johanino, la
filino de Henriko la 4-a, tiel misnomata Beltraneĥa, kaj ke ĉi tiu rifuzis la pro-
ponon. La afero ne estas verŝajna; tiu ino estis tiam 43-jaraĝa, do, malfacile iu
planus igi ŝin patrino.
Ferdinando, ja, edziĝis tiam al princino; temis pri la franca Germana de Foix, kaj
ŝi naskis al li filon sed ĉi tiu mortis malmultajn horojn post lia naskiĝo. Do
Ferdinando devis rezignacii al tio ke la heredonto de ĉiuj liaj regnoj estu ido de
la geparo Filipo la Bela kaj Johanino la Frenezulino. Sed li aranĝis la aferon
por efektivigi la faktan regadon de Kastilio dum lia vivo. La juna Filipo mortis
en septembro de 1506, malpli ol du jarojn post la forpaso de lia bopatrino Iza-
bela. Ŝajnas ke damaĝis lin io kion li ingestis, eble iu veneno kiun lia bopatro
igis provizi al li. Al Ferdinando ne estis politike malfacila enklostrigi sian fil-
inon kies frenezo estis evidenta.
21