Page 165 - heleco
P. 165
elcenton de la voĉoj. Tamen, 76,46 elcentoj de la jesaj voĉoj kontraŭdiris la
aserton de ETA ke Eŭskio malaprobis la Konstitucion. Necesis ankoraŭ, ke la
Registaro rapide ellaboru kontentigan Statuton de Aŭtonomeco por Eŭskio. Por
atingi la nepran parlamentan apogon, Suárez kunvokis ĝeneralan balotado por la
1-a de marto de 1979. La kampanjo okazis en streĉa etoso pro la agado de
ekstremdekstraj puĉistoj kaj ETA-atakoj kontraŭ policanoj, civil-gvardianoj kaj
armeaj oficiroj. La popola seniluziiĝo estis reflektita en la alta sindeteno. Tamen
la UCD venkis danke al la subteno de la eklezia hierarkio kaj la lerta alvoko de
Suárez al la voĉdono de timo, ekspluatante la sindifinon de la Socialista Partio
kiel marksisma. La atakoj de Suárez akcelis procezon per kiu la PSOE forlasis la
marksismon, plifirmigis la gvidadon de Felipe González kaj agnoskis ke la tuja
prioritato devus esti venki en la balotoj kaj ne la establado de la socialismo. La
balotan venkon de Suárez sekvis neevitebla malkresko. La UCD atingis mal-
bonajn rezultojn en la komunumaj balotoj de la 3-a de aprilo 1979, dum la PSOE
kaj la PCE gajnis 27 provincaj ĉefurboj, kun 10.500.000 loĝantoj. Kontraste, la
UCD gajnis nur 23, kun entute nur 2.500.000 loĝantoj. Kiam Suárez prezentis
sian registaran programon en la Korteso, lia prestiĝo estis grave difektita kiam
Felipe González citis la frankistajn paroladojn kiujn li estis farinta kiel Ĝenerala
Sekretario de la la frankisma “Movado”. Al la nova registaro mankis la energio
kaj imago necesaj por solvi la problemojn de regiona aŭtonomeco, terorismo,
senlaboreco kaj la puĉo, sento de nekapablo derivita de la foriro de elstaraj
figuroj kiel Rodolfo Martín Villa, elĉerpita post tri jaroj ĉe la Ministerio pri
Internaj Aferoj. Krome, Suárez estis ĉiam pli forestanta kiel rezulto de akra
denta problemo. Terorismo, krimo kaj puĉo plenigis la gazetojn plej multajn
tagojn. ETA estis ĉiam pli kaj pli dediĉita al perforto, kaj la ekstrem-dekstruloj
estis tre influaj en la Armeo kaj, ĉefe, en la spion-servoj kaj esencaj unuoj kiel
ekzemple la kirasitaj divizioj.
La malfacilaĵoj de Suárez malboniĝis pro la manko de parlamenta plimulto de
lia partio en la Korteso. La febla unueco de la UCD estis konstante minacata
kiam ideologiaj diferencoj komencis ekaperi inter la diversaj grupoj kiuj konsist-
igis la cinikan balot-koalicion de 1977. ETA-atakoj kontraŭ altrangaj armeaj
komandantoj kaj la abomenaĵoj faritaj de provokantoj kiel GRAPO favoris la aperon
de ĉiam pli laŭtajn alvokojn al puĉo. Ĝenerale, la respondo de la registaro ĉiam
estis trankviligi la armeajn desktrulojn. Kio plifortigis la furiozon de la ekstrem-
dekstruloj estis la nomumoj de la liberalulo José Gabeiras Montero kiel ĉefo de
la Plejalta Stabo de la Armeo kaj Guillermo Quintana Lacaci kiel Kapitan-
Generalo de Madrido. La intertraktadoj de la Statuto de Aŭtonomeco de Eŭskio
lasis Suárez-on kaptitan inter la aspiroj de la radikalaj eŭskaj naciistoj kaj la
malamikeco de la ekstremdekstruloj. Fine oni interkonsentis tekston kun la pli-
multo de la Eŭska Naciisma Partio, kiu poste estis aprobita en referendumo en
Eŭskio la 25-an de oktobro 1979. Kvankam tio konsistigis esperon pri paco,
ETA restis aktiva kaj kun popola subteno pro la agado de la ekstremdekstraj
165