Page 166 - heleco
P. 166
terorismaj taĉmentoj, en kiuj ofte partoprenis eksterdeĵoraj
policanoj kaj civilaj gardistoj. Ne estas mirinde, ke la ĉefaj
dekstremaj generaloj kiel Milans del Bosch kaj Jesús González
del Yerro, Kapitan-Generalo de Kanariaj Insuloj, malkaŝe
denuncis la demokratian reĝimon kiel respondecan pri teror-
ismo, malsekureco, inflacio, senlaboreco kaj pornografio.
Planado de puĉo komenciĝis implikanta la esencan Madrid-
bazitan unuon, la Kirasan Divizion Brunete. La Kirasita
Divizio estis subkomande de dekstrulo, Generalo Luis Torres
Rojas, kiu organizis manovrojn por ekzerci preni la nervo-
centrojn de Madrido kaj kontrolo de la ĉefaj alirvojoj.
Torres Rojas partoprenis en la planoj preni la Palacon de la
Moncloa kun la subteno de helikopteroj. La konspirantoj ne
povis ricevi sufiĉe da subteno por sia plano kaj, la 24-an
de januaro 1980, Torres estis forigita de sia komando en
la Kirasa Divizio kaj sendita kiel armea guberniestro al
Korunjo, kadre de la politiko de la Registaro flati la milit-
istaron. Ĉe la proceso al la konspirantoj de la Operacio
Galaxia, kiu okazis en majo de 1980, Tejero kaj la ĵus pro-
mociita majoro Sáenz de Ynestrillas estis kondamnitaj al
nur sep kaj ses monatoj da malliberigo, respektive. Estis
malfacile imagi pli grandan instigon por la konspirantoj.
La populareco de Suárez estis en malkresko pro la erozio
de terorismo, stratkrimo, inflacio kaj senlaboreco. Krome,
la PSOE senĉese atakadis lin en la Korteso kaj en la gazetaro
pro lia neaktiveco kaj izoliteco. Private, la socialistoj inter-
traktis kun la socialdemokrata alo de la UCD, gvidata de
Fernández Ordóñez. La ebleco de la socialdemokratoj forlasi
la partion estis nur simptomo de ĝia putriĝo. La kvar ĉef-
grupoj en la UCD -iama Movada burokrataro, Kristan-
demokratoj asociitaj kun Rodolfo Martin Villa, Social-
demokratoj, kaj la liberaluloj de Joaquin Garrigues- estis
malakorde pri kelkaj sociaj, ekonomiaj, kaj religiaj temoj.
Ĉar la populareco de Suárez malkreskis, ili scivolis ĉu ili
eble ne havos pli bonan ŝancon sen li. Fernández Ordoñez
rekonsideris sian estontecon. La Kristandemokratoj, la plej
kohera familio en la UCD, volis ke la partio estu pli mal-
kaŝe konservativa kaj konfesia kaj kontraŭbatalis la divorc-
leĝ-proponon de Suárez. Internaj dividoj, registara senpoveco
kaj nebone planitaj kampanjoj kontribuis al serio da balot-
malsukcesoj kiuj vundis la UCD-n en Andaluzio, Eŭskio,
Katalunio, kaj Galegio. Kreskanta senlaboreco kaj energi-
166