Page 168 - heleco
P. 168
tiu kunteksto, la UCD estis abelujo de intrigoj. Suarez estis
atakita far kristanaj demokratoj kiuj ankaŭ estis en koluzio
kun la Populara Alianco de Fraga. La 12-an de januaro de
1981, Landelino Lavilla, en vaste eĥa ĵurnalisma intervjuo,
akuzis Suarez-on je arbitra akumulado kaj misuzado de
potenco. Alfronto estis atendita ĉe la 2-a Kongreso de la
UCD, kiu estis okazonta en Majorko la 29-an de januaro.
Fizike kaj psikologie elĉerpita post la titana penado de la
antaŭaj kvar-kaj-duono jaroj, dum la semajnfino de la 24-
25-a de januaro 1981, Suarez decidis eksiĝi. Li sciis ke
dek sep generaloj de la armea gvidado kunvenis la 23-an de
januaro por diskuti armean intervenon en politiko kaj ke
la reĝo estis tiel alarmita ke li revenis pli frue ol atendite de
iu ĉaso. Venko en la Kongreso donus al li nur mallongan
trankvilon. Kun disiĝanta partio, Suarez havis neniun deziron
gvidi koalician registaron. Krome, opini-sondoj donis al li nur
26 elcenton de popola apogo, kompare kun 43 elcento por
Felipe González. Konkludinte, ke li ne havis alternativon, li
planis anonci sian demision ĉe la UCD-kongreso.
Ĉar striko de aertrafik-kontrolistoj devigis la kongreson esti
prokrastita, Suarez komunikis sian decidon al sia registaro,
la partigvidantaro kaj la reĝo kaj tiam anoncis sian foriron
en televida mesaĝo la 29-an de januaro. La ekstrema dekstro
ĝojis. Juan Carlos, kiu estis informita de sia iama mentoro,
Armada, inter aliaj, pri la kontraŭdemokratia sento de la
Armeo, estis maltrankvila, same kiel Suarez, pri interveno de
la militistaro kontraŭ la demokrata reĝimo. La humiliga
fino de Suarez, la malboniĝo de lia bildo, lia malkomforto en
la Korteso kaj lia izoliteco ne devus obskuri liajn atingojn.
Malgraŭ ĉiuj problemoj, kiujn ĝi heredis, inter 1977 kaj 1980
ĝi multe kontribuis al la kreado de konstitucia demokratio,
al la promocio de la parlamenta kunekzisto kaj al la donado
de aŭtonomio al naciecoj kaj regionoj. Kiaj ajn liaj kulpoj,
Suarez, ja, atingis honoran lokon en la historio de hispana
demokratio. Aliflanke, lia foriro ne sukcesis ĉesigi la dis-
falon de la UCD. Ĉar la rivalaj “baronoj” neŭtraligis unu la
alian, lia posteulo estis la Vicprezidanto de la Registaro,
Leopoldo Calvo Sotelo, kies bonaj bankaj kontaktoj kaj
administra kompetenteco igis lin racia kompromisa kandi-
ato. Tamen, Calvo Sotelo alfrontis internajn konspirojn kaj
la volon de la Armeo interveni en politikon, kiu plifortiĝis
kiel rezulto de la akordiga vizito de la reĝa familio al
168