Page 170 - heleco
P. 170

supozata  ETA-membro  Joseba  Iñaki  Arregi  Izagirre  dum  li  estis  en  polica

       arestejo nuligis la kontraŭ-ETA senton vekitan en Eŭskio per la murdo de Ryan
       kaj ekigis impetajn kontraŭ-hispanajn manifestaciojn. Ĝi ankaŭ senigis Calvo
       Sotelo-n  je  la  PNV-voĉdonoj.  Li  akiris  simplan  plimulton,  kun  169  voĉoj

       favoraj, 158 kontraŭ kaj 17 sindetenoj, sed ne la absoluta plimulto de 176 voĉoj
       necesa por konfirmi lin kiel prezidanton en la unua voĉdonado, pro kio li devis
       atendi du tagojn por dua voĉdono, por kiu nur sufiĉus simpla plimulto. Tiuj ĉi

       voĉdonoj ĵus komenciĝis la 23-an de februaro kiam, je la 18:20 horo, 320 civil-
       gvardistoj sub la komando de la leŭtenanto kolonelo Tejero subite eniris en la
       Parlamentejon kaj, deklarante ke ili estis agante nome de la reĝo, prenis la tutan

       politikan klason kiel ostaĝo. Tejero telefonis al la sidejo de Milans del Bosch
       kaj konfirmis, ke la celo estis plenumita, kaj lia kolego anoncis al la Korteso,

       ke baldaŭ alvenus altranga armea aŭtoritato por ekkontroli la situacion.
       Baldaŭ  post  kiam  Tejero  alvenis  ĉe  la  Korteso,  Milans  del  Bosch  deklaris
       krizostato en la Valencia Komunumo, dekretis la militarigon de ĉiu personaro

       implikita  en  publikaj  servoj,  trudis  elirmalpermeson  je  la  naŭa  horo  kaj
       malpermesis ĉiujn politikan agadon. La tankoj alprenis poziciojn apud gravaj
       publikaj konstruaĵoj. Okazis trupmovadoj en diversaj  partoj de Hispanio. En

       Madrido,  ekzemple,  la  radio-  kaj  televid-studioj  de  Prado  del  Rey  estis  mal-
       longe okupitaj fare de unuo de la Kirasita Divizio, kiu insistis ke la radio dis-
       sendu nur armeajn marŝojn. La griza eminenteco malantaŭ ĉio ĉi estis Generalo

       Armada, kiu, en sia rolo de vickomandanto de la Ĉefa Stabo, ŝajne klopodis igi
       Tejero-n liberigi la deputitojn de la Korteso, kiam, fakte, li faris altriska movo,

       profitante la fanatikan Tejero por establi sian propran registaron de nacia savo







































                                                        170
   165   166   167   168   169   170   171   172   173   174   175