Page 171 - heleco
P. 171
en la stilo de De Gaulle. Por ĉesigi la danĝeran situacion
en la Korteso, Armada farus la “patriotan oferon” de
formado de registaro sen ŝajni estinti unu el la instigantoj
de la alsalto.
La puĉo malsukcesis ĉar la decida ago de la reĝo kaj liaj
proksimaj kunlaborantoj eksponis la ambiguecojn kaj ne-
adekvatajn preparojn de la konspirantoj. La tri ĉefaj intrigoj,
kiuj bolis laŭlonge de la jaro 1980-aj, interakordiĝis tro haste.
Milans kaj la koloneloj de la Kirasita Divizio planis turko-
stilan puĉon, kun brutala elpurigo de la maldekstro, “mal-
puran militon” kontraŭ ETA, kaj reiron al rigida centralismo.
Ilia espero atingi reĝan aprobon igis ilin ligi kun Armada, kiu
volis uzi la minacon de la koloneloj por ĉantaĝi la politikan
klason favore al lia plano pri plurpartia registaro por
nacia savo. La konvinkiĝo de Tejero kaj Milans ke ili
havis la aprobon de la reĝo povis veni nur de Armada.
La provo estis malmuntita far triumviraro konsistigita de
la reĝo mem, la ĝenerala sekretario de la Reĝa Domo,
Generalo Sabino Fernández Campo, kaj la nova Ĝenerala
Direktoro de Sekureco, Francisco Laína García. Ili havis
la subtenon de la Plejalta Armea Stabo, Generalo José
Gabeiras Montero; la Kapitan-Generalo de Madrido,
Guillermo Quintana Lacaci; la Ĝenerala Inspektoro de la
Polico, Generalo José Sáenz de Santamaría, kaj la Ĝe-
nerala Direktoro de la Civil-Gvardio, Generalo José Luis
Aramburu Topete. Provizora registaro estis formita konsist-
igita de la vic-sekretarioj de ĉiu ministerio, subgvide de Laína
en la Ministerio pri Internaj Aferoj. Juan Carlos kaj liaj
helpantoj faris telefon-batalon por certigi la lojalecon de la
kapitan-generaloj de la ceteraj armeaj regionoj. Plejmulte el
ili simpatiis al Milans kaj nur la reĝo staris inter hispana
demokratio kaj ĝia detruo. La tasko de la reĝa teamo ĉe la
Zarzuela estis malhelpita de la kompleksa ludo de Armada.
Evidentiĝis ke Armada estis, fakte, la “kompetenta aŭtoritato,
armea, kompreneble”, kiun Tejero atendis. Li eniris en la par-
lamentejon je la 00:30 horo matene de la 24-an de februaro
kaj parolis kun Tejero dum proksimume tri kvaronhoroj. Li
volis proponi sian registaron de nacia savo al la kaptitaj de-
putitoj, kiuj siavice proponus tiun “konstitucian solvon” al
la reĝo. Tejero volis, ke Pinochet-stila konsilio dispremu la
maldekstraron kaj revoku la regionajn aŭtonomiojn, do li ko-
lere malaprobis la ideon de koalicia registaro kun Felipe
171