Page 173 - heleco
P. 173
La registaro petis la NATO-membrecon esperante ke integriĝo en la okcidentan
defendan sistemon malatentigus la armetrupojn de ilia obsedo pri la enlanda
politiko. La PSOE kontraŭbatalis eniron, kaj multaj oficiroj kiuj bonvenigis
aliron al moderna NATO-armilaro estis malfeliĉaj pro tio, kion ili vidis kiel la
humiliga volemo de la UCD aliĝi, sen konvena agnosko de tio kion Hispanio
alportus al la organizo. Tamen, la sento ke demokratio estis sub armea kurator-
eco intensiĝis kiam multaj el la sekundaraj partoprenantoj de 23-F estis liberigitaj
dum marto kaj aprilo, dum la plej eminentaj konspirantoj estis loĝigitaj en
ekstreme komfortaj kondiĉoj kaj la ĵurnalo El Alcázar malkaŝe pravigis la
puĉon. La timo de armea subfosado estis nutrita de la konstantaj teroristaj
atakoj de ETA kaj la provokoj de GRAPO. La malkvieto de la loĝantaro estis
provokita de multaj okazaĵoj, inkluzive de la kidnapo de la Centra Banko de
Barcelono fare de armitaj viroj (oni diris, ke ili estas civil-gvardistoj), kiuj
postulis la liberigon de Tejero kaj aliaj implikitaj en la puĉo de la 23-F. La
banko estis finfine liberigita fare de la Speciala Operacia Grupo de la Nacia
Polico. Zorgo estis esprimita pro tio ke nur 30 el la preskaŭ 300 oficiroj
implikitaj en la puĉo-provo estis juĝitaj. Krome, onidiroj de kvazaŭa kun-
kulpeco de la reĝo kaj kelkaj politikistoj en la epizodo komencis subfosi la
fidon al la monarko kaj al la politika klaso. Tiam, la 21-an de junio, du
koloneloj estis arestitaj pro provado organizi alian puĉon.
Nova bato por la Registaro estis iu skandalo rilata al publika sano. Ekde la
komenco de majo, 48 homoj, inkluzive de pluraj infanoj, mortis pro mistera mal-
sano diagnozita kiel “maltipa pulminflamo”. Kromaj pli ol 8.000 estis en-
hospitaligitaj kaj suferis de terure doloraj simptomoj. La kaŭzo de la epidemio
estis denaturita kolz-oleo, kiu estis falsita kun industria oleo kaj diversaj
kemiaĵoj por igi ĝin aspekti kiel olivoleo kaj povus esti vendita ĉe stratbudoj.
La Agrikultur-Ministerio ignoris avertojn pri kontraŭleĝa kuiroleo. La limigitaj
leĝoj pri protekto de konsumantoj de Hispanio kaj la neagado de la San-
Ministerio deĉenigis publikan malamikecon kontraŭ la Registaro.
Krome, oni konis alarmajn detalojn pri la malsukcesa puĉo de junio. Oni mal-
kovris kaj forevitis kroman puĉo-provon kiun la fortoj de la ekstrema dekstraro
intencis organizi. Ĝi komenciĝus per kampanjo de bombatakoj, kiu kulminus
per la sanga interrompo de granda kataluna mitingo planita por la 23-an de
junio en Barcelono. Laŭ la planita proceduro, samtempe, la reĝo estus kaptita
kaj devigita abdiki. Por la realigado de tiu plano estus formita ia Armea konsilio
kaj estis desegnitaj nigraj listoj de maldekstruloj kaj demokratoj kiuj devus esti
likvidataj. La problemoj de Calvo Sotelo pliiĝis kiam komencis fragmentiĝi la
UCD-unueco kiu estiĝis post la puĉo de Tejero. En novembro, dum la kristan-
demokratoj moviĝis al interkonsento kun la partio de Fraga, la socialdemokratoj
de Fernández Ordóñez forlasis la UCD-n por aliĝi al la Socialista Partio. La mal-
kresko de la UCD estis evidenta en la regiona baloto okazinta en Galegio la 20-an
de oktobro, kiam ĝi suferspertis masivan perdon da voĉdonoj.
173