Page 22 - heleco
P. 22
Jam ni diris ke la hispana popolo estas tre tolerema rilate al
la koruptado de ĝia altrangularo. Sed kiel ni vidos nun, kaj
en aliaj postaj okazoj, la afero ŝanĝiĝas kiam la koruptoj kiuj
forrabas nin estas eksterlandanoj. Kiel sciate, la heredinto
de la hispanaj regnoj kaj kolonioj, estis Karolo de Gento,
nepo de la hispanaj Katolikaj Gereĝoj, de Maksimiliano la
germana imperiestro kaj reĝo de Aŭstrio, kaj de Maria de
Burgonjo. Tiu junulo, kiam li venis unuafoje al Hispanio,
estis aspirante al la imperiestra krono de Germanio, kiu
tiam oni asignadis per elektado far la tieaj princoj. Por tiu
celo li bezonis multe da mono, do liaj burgonjaj ministroj
dediĉiĝis eltiri el ĉi tiu lando kiel eble plej da mono. Ŝaj-
nas ke, kiel kutime okazas en tiaj kazoj, tiu ministraro bone
profitis siafavore la altan taskon kiun ili plenumadis. Unu
el tiuj fremdaj ministroj fieris pri tio ke ili estis enspez-
ante siafavore la oron kiun la hispanoj estis forrabante el
la amerikaj indianoj; tiuj nederlandanoj konsideris la his-
panojn siaj propraj indianoj.
Ĉi tio vekis la malkontenton de la hispanoj, aŭ pli ĝuste de
la kastilianoj, kaj estiĝis ribelo kontraŭ la regantaro de Karo-
lo. Tiam li ne estis en la lando. Kolektinte sufiĉe da mono
por elaĉeti la elektantajn princojn de Germanio, li iris al tiu
lando por esti nomumita imperiestro. Tiu milito, nomita “de
la Komunumoj”, daŭris du jarojn, kaj finis per la komple-
ta malvenko de la ribelintoj. Karolo la 5-a venkis, sed li ler-
nis la lecionon: la hispanoj povas esti ĉikanitaj nur de his-
panaj friponuloj. De tiam li elektis por regi Hispanion kaj
por la vic-regno de Napolio nur hispanajn altragulojn, kaj
por tiuj de Ameriko nur kastiliajn.
La rabado kaj ekspluatado de la indianoj daŭris dum la reĝ-
ado de Karolo kaj dumlonge poste. En tiu epoko, en Ameri-
ko, antaŭ la vic-reĝoj nomumitaj de la imperiestro iris la
konkerantoj. Same kiel okazis en la kazo de Kristoforo Ko-
lombo, la prestiĝo kiun tiuj uloj ĝuas en la historio ne
akordas kun moralaj personaj kvalitoj. Ni vidu la kazojn
de la du plej gravaj el tiutipaj homoj: Hernán Cortés kaj
Francisco Pizarro. La unua estis filo de malaltranga nobela
familio, kiu destinis lin studi juron. Li studis en Salamanko
dum du jaroj, sed li volis aventuri kaj intencis iri al Italio
por aliĝi al la armeo de la Granda Kapitano, sed li ne suk-
cesis tion fari. Translokiĝinte al Ameriko, li laboris dum
22